Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-08

(GMT+08:00) 2018-09-18 15:08:31     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-08

Ji Shengzi dresis batalkokon por la reĝo Xuan de la regno Zhou.

纪省子为王养斗鸡。

Post kiam pasis dek tagoj, la reĝo Xuan demandis:

十日而问:

"Ĉu la koko jam estas preta por batalo?"

"鸡已乎?"曰:

"Ankoraŭ ne," respondis Ji Shengzi. "Ĝi estas ankoraŭ aroganta kaj malmodesta."

"未也,方虚矫而恃气。"

Pasis ankoraŭ dek tagoj. La reĝo Xuan ree demandis kaj Ji Shengzi respondis:

十日又问,曰:

"Ankoraŭ ne. Ĝi ankoraŭ krias responde al la sonoj kaj reagas ĉe la vido de ombro."

"未也,犹应向景。"

Pasis ankoraŭ aliaj dek tagoj. La reĝo Xuan refoje demandis kaj Ji Shengzi respondis:

十日又问,曰:

"Ankoraŭ ne. Ĝi ankoraŭ furioze rigardas kaj estas atakema."

"未也,犹疾视而盛气。"

Pasis ankoraŭ aliaj dek tagoj. La reĝo Xuan refoje demandis kaj Ji Shengzi respondis:

十日又问,曰:

"Ĝi jam estas preskaŭ pretigita por la batalo. Kiam aliaj kokoj krias, ĝi ne respondas. Ĝi aspektas kiel ligna koko. Ĝia virto estas kompleta. Aliaj kokoj jam ne kuraĝas defii ĝin. Ĉe la vido de ĝi ili tuj turnos la dorson kaj forkuras."

"几矣,鸡虽有鸣者,已无变矣,望之似木鸡矣,其德全矣。异鸡无敢应者,反走矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin