Tri rakontetoj (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-18 16:36:25     Redaktoro:Li

Tri rakontetoj

 

Verkis Mo Yan

Tradukis Minosun

 

La unua

En la sepa jardeko de la lasta jarcento, kiam mi estis elementlerneja triajarulo, la lernejo organizis nin por viziti ekspozicion pri mizero. Kondukate de instruisto, ni laŭte ploregis. Por ke la instruisto vidu mian manifestiĝon, mi ne forviŝis la larmojn de sur la vizaĝo. Mi vidis, ke kelkaj samklasanoj nerimarkite ŝmiris al si la vizaĝon per salivo kiel, trompe, larmoj. Mi trovis ankaŭ, ke, inter la samklasanoj ĉu vere ĉu false plorantaj, unu, sur kies vizaĝo ne pendas eĉ unu guto da larmo, kaj ĉe kies buŝo ne sonas eĉ ia brueto, ne kovras al si la vizaĝon per la manoj; per pligrandigitaj okuloj li rigardas nin, kaj en liaj okuloj montriĝas miro kaj konfuzo.

Poste mi raportis al la instruisto la konduton de tiu lernanto. La lernejo, pro tio, donis al la lernanto averton kiel punon. Post multaj jaroj, kiam mi faris, por mia denunco, pian konfeson al la instruisto, tiu diris, ke en tiu tago estis dekkelkaj samklasanoj, kiuj raportis al li la aferon. Tiu lernanto jam forpasis antaŭ dekkelkaj jaroj. Ĉiufoje, kiam mi rememoras lin, forte atakas min konsciencriproĉo. El tio mi ekhavis la lumon: kiam homamasoj plorus, estus permesite al iu ne plori; kiam ploro fariĝus iu ŝajniga prezento, estus des pli permesite al iu ne plori.

 

La dua

Pli ol tridek jarojn antaŭe mi laboris ankoraŭ en la armeo. Iuvespere mi legis libron en la oficejo, tiam unu maljuna superulo puŝmalfermis la pordon kaj eniris. Li ĵetis rigardon al la sidloko kontraŭ mi kaj parolis al si mem: "Ho, ne estas homo?" Ĉe tio, leviĝinte, mi laŭte diris: "Ĉu mi ne estus homo?" La superulo ruĝiĝis ĝis la oreloj pro miaj ofendaj vortoj, kaj embarasite eliris.

Kun granda triumfo mi fieris longatempe, ĉar mi trovis, ke mi estas vere brava batalanto. Sed post pluraj jaroj mi sentis min skrupula en konscienco.

 

La tria

Tio estas historio, kiun mia avo rakontis al mi antaŭ multaj jaroj:

Estis ok masonistoj, kiuj laboris fremdloke. Por eviti tempeston ili sin kaŝis en kaduka templeto. Ekstere eksplodis tondro post tondro, kaj antaŭ la pordo fulmoj, kiel fajropilkoj, ruliĝis unu tuj sekvate de alia. Kaj en la aero, verŝajne, eĉ drako siblante blekegis. Ili tremegis de timo, ĉiu kun la vizaĝo jam ter-koloriĝinta. Unu el ili diris: "Inter ni ok, certe estas unu, kiu faris malhumanan kruelaĵon; tiu, kiu faris, do eliru mem por akcepti la punon kaj ne kompromitu la bonulojn." Sed neniu volis elpaŝi. Iu alia proponis: "Ĉar neniu volas elpaŝi, do ni elĵetu niajn ĉapelojn eksteren. Se ies ĉapelo estos forblovita trans la pordon, tio diros, kiu faris malbonan aferon; nu, tiam tiu mem eliru por ricevi la punon."

Tiamaniere ĉiuj forĵetis sian ĉapelon al la pordo. La ĉapeloj de sep homoj estis reblovitaj internen de la templo, sed sole nur unu forportiĝis eksteren. Ĉiuj do urĝis tiun eliri por esti punita. Nature li ne volis movi siajn piedojn, sed tiam ĉiuj aliaj levis lin kaj forĵetis trans la pordon. La elnodiĝon de la rakonto, mi supozas, ĉiuj legantoj jam divenis – apenaŭ tiu homo estis forĵetita eksteren, la kaduka templo disfalis kun granda bruego.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin