La luno en aŭtunmeza nokto | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-18 16:39:51     Redaktoro:Li

La luno en aŭtunmeza nokto

Vejdo

Ĝi sin kaŝas en nuberoj honte,

sur ĉielo regas griza brumo.

Vent' ekblovas fole jen demonte.

 

Arboj nestas en la nokt-mallumo,

svingas siajn branĉojn kun susuro,

ŝajne malkontentaj pri l' brakumo

 

nigra subpremata de malplezuro.

Ĉio ne videblas nur kun krioj

de insektoj tute en obskuro.

 

Post moment' elvenas la radioj

de la luno el post nubamaso

kvazaŭ imagitaj fantazioj.

 

Grizaj nuboj flosas en forpaso,

cedas lokon al kreskanta luno,

kiu elas fine el nub-naso.

 

Jen plenlun' aperas de aŭtuno,

kun helpala vang' kaj flava brilo.

Tuta ter' ekklaras tuj en nuno.

 

Montoj staras belaj en profilo;

lago pace glimas en kvieto;

la insektoj ĉirpas per bel-trilo.

 

La plenlun' avare per lumĵeto

farbas ĉion sur la ter' varie

de malhel' al helo, eĉ ĝis kreto.

 

Ha, pejzaĝo sub lunlum' magie

sin prezentas al la lunĝuantoj.

Kiel bele, rave, harmonie!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin