Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-09

(GMT+08:00) 2018-09-19 09:27:32     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-09

Kiam Konfuceo faris turisman vojaĝon en Lüliang, li admiris la tiean akvofalon, kies faldistanco estis 30 ĵen-oj. Ĝi muĝis kaj ŝprucis je 40 li-oj malproksimen. Ĝi torentis tiel rapide, ke neniaj testudoj, fiŝoj kaj aliaj akvaj vivaj estaĵoj povis naĝi en ĝi. Subite, Konfuceo ekvidis viron, kiu naĝis en la torenta akvo. Pensante, ke la viro certe suferas ian malfacilegon en la vivo kaj volas sin dronigi, li ordonis al siaj disĉiploj, ke ili kuru laŭlonge de la torento por lin savi. Sed tiu viro ĉiam flosis en la akvo, antaŭ ol li fine eliris el la torento malsupre je centoj da paŝoj. Kun la haroj pendantaj sur la dorso, li kantante promenis laŭlonge de la bordo.

孔子观于吕梁,县水三十仞,流沫四十里,鼋鼍鱼鳖之所不能游也。见一丈夫游之,以为有苦而欲死也。使弟子并流而拯之。数百步而出,被发行歌而游于塘下。

Sekvante lin Konfuceo demandis:

孔子从而问焉,曰:

"Mi pensis, ke vi estas fantomo, sed nun mi scias, ke vi estas homo. Ĉu mi povus demandi, kian specialan metodon vi havas por tiel facile naĝi en la akvo?"

"吾以子为鬼,察子则人也。请问:蹈水有道乎?"

"Ne, mi havas nenian specialan metodon," respondis la viro. "Mi komencis per alkutimiĝo. Poste mi perfektigis mian kutimon, kiu fariĝis kvazaŭ mia naturo, kaj fine mi sekvas la destinon. Mi lasas min peli en la akvokirlo, kaj flosas kun la torento. Mi simple akomodas min al la akvo kaj neniam penas igi la akvon akomodiĝi al mi. Jen kial mi povas tiel libere naĝi en la akvo."

曰:"亡,吾无道。吾始乎故,长乎性,成乎命。与齐俱入,与汩偕出,从水之道而不为私焉。此吾所以蹈之也。"

"Kion do vi volas diri per tio, ke vi komencis per alkutimiĝo, kaj poste vi perfektigis vian kutimon, kiu fariĝis kvazaŭ via naturo, kaj fine vi sekvas la destinon?" demandis Konfuceo.

孔子曰:"何谓始乎故,长乎性,成乎命?"

"Mi naskiĝis en la monteta regiono," li respondis, "kaj tial mi kutimis al ĝi. Mi elkreskis ĉe la akvoj, kaj tial mi alkutimiĝis al la akvo. Fine mi naĝas tiel facile, ke mi ne scias, kion mi faras, kaj tial mi sekvas la destinon."

曰:"吾生于陵而安于陵,故也;长于水而安于水,性也;不知吾所以然而然,命也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin