Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-10

(GMT+08:00) 2018-09-20 14:12:25     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-10

La lignaĵisto Qing pritranĉis pecon da ligno por fari el ĝi sonoril-framon. Kiam la sonoril-framo estis finita, ĉiuj, kiuj vidis ĝin, admiregis lian mirindan lertecon.

梓庆削木为鐻,鐻成,见者惊犹鬼神。

Ekvidinte ĝin, la reĝo de la regno Lu demandis Qing, dirante:

鲁侯见而问焉,曰:

"Kia estas la mistero en via arto?"

"子何术以为焉?"

"Mi estas simpla lignaĵisto," respondis Qing. "Kiel mi povus havi misteron en mia arto! Kaj tamen mi havas ion menciindan. Antaŭ ol eklabori, mi ne kuraĝis malŝpari mian energion. Mi devis fasti por kvietigi mian menson sur ĝi. Post tritaga fastado, mi ne plu havis pensojn pri rekompenco aŭ profito; post kvintaga fastado, mi ne plu havis pensojn pri laŭdo aŭ mallaŭdo; post septaga fastado mi ne plu havis pensojn pri miaj membroj kaj korpo. Tiutempe, kun neniaj pensoj pri la reĝa kortego, mi koncentris min sur mian metian lertecon kaj forpelis de mi ĉiujn pensojn pri la ekstera mondo. Poste mi eniris en montan arbaron por observi la naturajn kvalitojn de la arboj. Kiam mi trovis arbon kun taŭga formo, mi vidis en mia mensa okulo la sonoril-framon antaŭ ol komenci la laboron. Se ne, mi forlasis ĝin por trovi pli taŭgan. Tiamaniere mi konformigis mian naturan dispozicion al la natura dispozicio de la arbo. Jen probable kial la sonoril-framo aspektas tiel, kvazaŭ ĝi estus verko supernatura."

对曰:"臣,工人,何术之有!虽然,有一焉:臣将为锯,未尝敢以耗气也,必齐以静心。齐三日,而不敢怀庆赏爵禄;齐五日,不敢怀非誉巧拙;齐七日,辄然忘吾有四肢形体也。当是时也,无公朝,其巧专而外骨消,然后入山林,观天性形躯,至矣,然后成见锯,然后加手焉,不然则已。则以天合天,器之所以疑神者,其是与!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin