Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-11

(GMT+08:00) 2018-09-21 15:37:19     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-11

Dongye Ji estis lerta en la ĉarokondukado kaj per tio li havis okazon vidi la dukon Zhuang de la regno Lu. Li povis konduki la ĉaron antaŭen kaj malantaŭen tiel rekte, kvazaŭ laŭ streĉita ŝnuro, kaj turni la ĉaron dekstren kaj maldekstren tiel ronde, kvazaŭ laŭ cirklo desegnita per cirkelo. Pensante, ke eĉ Zaofu, la legenda plej bona ĉarokondukisto, ne povus esti tiel lerta, kiel li, la duko Zhuang ordonis, ke li faru cent rondirojn per la ĉaro kaj poste revenu al la palaco.

东野稷以御见庄公,进退中绳,左右旋中规。庄公以为文弗过也。使之钩百而反。

Yan He, kiu hazarde preterpasis tie, vidis tion kaj diris al la duko:

颜阖遇之,入见曰:

"Mi timas, ke la ĉevaloj de Dongye Ji kolapsos pro tio."

"稷之马将败。"

La duko Zhuang ne donis respondon.

公密而不应。

Baldaŭ la ĉevaloj de Dongye Ji plene elĉerpiĝis kaj estis rekonduktaj al la palaco. La duko Zhuang demandis Yan He, dirante:

少焉,果败而反。公曰:

"Kiel vi sciis, ke la ĉevaloj kolapsos?"

"子何以知之?"

"Liaj ĉevaloj jam laciĝis, sed li ankoraŭ tenis ilin galopantaj. Jen kial mi diris, ke ili kolapsos."

曰:"其马力竭矣而犹求焉,故曰败。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin