Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §19-13

(GMT+08:00) 2018-09-26 09:55:40     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DEKOKA

Perfekta ĝojo

至乐

 

§19

§19-13

Iu homo nomata Sun Xiu venis viziti Majstron Bian Qing kaj demandis tiun tuj ĉe ties pordego, dirante kun granda konfuziteco:

有孙休者,踵门而诧子扁庆子曰:

"En mia vilaĝo ja neniu diras, ke mi estas senvirta; antaŭ danĝeroj, ja neniu diras, ke mi estas senkuraĝa. Kaj tamen mi neniam havis bonan rikolton; por servi al la reĝo mi neniam havis favoran okazon. Mi estas malakceptita de la najbaroj kaj estas elpuŝita de la regnoficistoj. Kian malbonon mi faris kontraŭ la ĉielo? Kial mi devas renkonti tian sorton?"

"休居乡不见谓不修,临难不见谓不勇。然而田原不遇岁,事君不遇世,宾于乡里,逐于州部,则胡罪乎天哉?休恶遇此命也?"

"Ĉu vi ne aŭdis, kiel kondutas la perfekta homo?" respondis Bianzi. "La perfekta homo forgesas siajn hepaton kaj galvezikon kaj neglektas siajn okulojn kaj orelojn. En plena nesciado kaj senceleco li vagadas ekster la polvo kaj malpureco de la homa mondo; libera kaj senzorga, li promenadas en la regno de senagado. Jen kion signifas la diro: 'agadi sen atribui al si meritojn, gvidi aliajn sen ilin devigi'. Nun vi penas akrigi vian saĝecon por veki la stultulojn, kulturas vin mem por reliefigi alies malbonecon, kaj paradas per viaj kapabloj, kvazaŭ vi marŝus tenante la sunon kaj la lunon en viaj manoj. Vi ja estas sufiĉe feliĉa, se vi povas konservi vian fizikan formon kaj viajn sensojn, ne esti reduktita al surdeco, blindeco, kripleco kaj antaŭtempa morto, kaj esti listigita inter la normalaj homoj. Kiel do vi havas la liberan tempon por plendi kontraŭ la Ĉielo? Prefere foriru de ĉi tie!"

扁子曰:"子独不闻夫至人之自行邪?忘其肝胆,遗其耳目,芒然彷徨乎尘垢之外,逍遥乎无事之业,是谓为而不恃,长而不宰。今汝饰知以惊愚,修身以明污,昭昭乎若揭日月而行也。汝得全而形躯,具而九窍,无中道夭于聋盲跛蹇而比于人数亦幸矣,又何暇乎天之怨哉!子往矣!"

Post kiam Sun Xiu foriris, Bianzi eniris en sian domon. Li sidis iom da tempo, levis la okulojn supren al la ĉielo kaj eligi profundan suspiron.

孙子出扁子入。坐有间,仰天而叹。

"Kial vi suspiras, Majstro?" demandis unu el la disĉiploj.

弟子问曰:"先生何为叹乎?"

"Kiam ĵus Sun Xiu estis ĉi tie," respondis Bianzi, "mi rakontis al li pri virto de la perfekta homo. Mi timas, ke li estos surprizita kaj konfuzita."

扁子曰:"向者休来,吾告之以至人之德,吾恐其惊而遂至于惑也。"

"Mi pensas, ke certe ne," diris la disĉiplo. "Se la vortoj de Sun Xiu estas ĝustaj kaj viaj vortoj estas malĝustaj, estas do evidente, ke tio, kio estas malĝusta, ne povas konfuzi tion, kio estas ĝusta. Se liaj vortoj estas malĝustaj kaj viaj vortoj estas ĝustaj, li fakte jam estis konfuzita, antaŭ ol li venis al vi. Se tiel estas, je kio do vi estas kulpa?"

弟子曰:"不然。孙子之所言是邪,先生之所言是邪,非固不能惑是;孙子所言非邪,先生所言是邪,彼固惑而来矣,又奚罪焉!"

"Ne trafa estas via diro," diris Bianzi. "Iam unu birdo sidiĝis ie proksime de la ĉefurbo de la regno Lu. Ĉar la suvereno tre ŝatis ĝin, li preparis luksan bankedon por regali ĝin kaj ludigis la muzikon Jiushao por amuzi ĝin. Plena de maltrankvileco kaj malgajo, la birdo konfuziĝis kaj ne kuraĝis manĝi, nek trinki. Tio estas nomata nutrado de la birdo en la maniero nutri la homon. Por nutri birdon en la birda maniero oni devus lasi ĝin sidi en la profunda arbaro, flugadi super riveroj kaj lagoj, manĝi angilojn kaj aliajn fiŝetojn sur liberaj kampoj. Sun Xiu estas homo senscia kaj malbone informita. Rakontante al li pri la virto de la perfekta homo mi agis kiel homo transportanta muson per ĉaro aŭ amuzanta birdon per muziko de sonoriloj kaj tamburoj. Kiel tiuj bestetoj ne povus esti timigitaj?"

扁子曰:"不然。昔者有鸟止于鲁郊,鲁君说之,为具太牢要飨之,奏九韶以乐之。鸟乃始忧悲眩视,不敢饮食。此之谓以己养养鸟也。若夫以鸟养养鸟者,宜栖之深林,浮之江湖,食之以委蛇,则平陆而已矣。今休,款启寡闻之民也,吾告以至人之德,譬之若载犀以车马,乐鼹以钟鼓也,彼又恶能无惊乎哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin