Floro en vazo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Eto
En
vazo flor' kun malĝoj-plen'
lamentas
pri sia ĉagren'.
Kun
radikoj en vaz-brakum'
mi kreskas
en farita hum'.
Al
mi ja mankas sunvual',
kun vangoj
en velkinta pal'.
En
malhela koridor' jen
mi spiras
kun malĝojmien'.
Pro
akvomanko, varmo tro
konsumas
forton. Kion do?
El
koro mi sub la ĉiel'
ja volas
vivi en lumhel'.
Sed
mastro insistas sen ced'
min flegas
en la ĉambra bed'.
Ve!
Iam mi senvive tre
treniĝas
ĝis fina pere'.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)