La nebulo (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-10 13:08:48     Redaktoro:Ema

La nebulo

Verkis Mao Dun

Tradukis Pej Piaŭ

La nebulo kovras la zonon da montpintoj, kiuj frontas ĝuste kontraŭ la posta fenestro mia.

Mi ankoraŭ ne scias, kiel nomiĝas la montpintoj. En la unua nokto, kiam mi venis ĉi tien, mi vidis la lampolumojn sur la supro de la plej alta monto, kvazaŭ kronon inkrustitan per diamantoj. Tiam en mia ĉambro ankoraŭ ne estis elektra lampo, kaj ĉiunokte mi sidis silente en la mallumo, fikse rigardante la lumbrilon en la aero, kio rememorigis al mi la fabelon, kiun mi legis en la infaneco. La lampolumoj, neprecize kaj tamen bonorde viciĝantaj en tri tavoloj kaj kontrastantaj kun la tre mallumaj montpintoj, nepre vekis nehoman fantazian pensadon.

Sed en luma tago ĉio aspektis ordinare. Kvin aŭ ses montpintoj en unu vico altis preskaŭ same. Nur la monto situanta plej okcidente estis kronita per aro da domoj kaj, krome, kelkaj arboj; sur la plej granda parto en la mezo tamen sin trovis vasta terpeco tute kalva, kvazaŭ furunko sur kapo fava.

Nun la kutima matena nebulo kovras ĉion, kaj eĉ la fostoj iome malproksimaj sin kaŝas komplete en ĝi.

Laŭgrade la sunradioj trapenetras la densan nebulon. Ho, kiel kompatindas la suno! Ĝia brilo estas tiel malforta. Poste ĝi ankaŭ cedas kaj lasas, ke la senlima blanka brumo engluas ĉion kaj sieĝas la teron.

Mi malbenas la nebulon, kiu neas ĉion!

Nature mi ankaŭ malamas la froston kaj neĝon. Tamen, kompare kun la nebulo, mi preferas ilin! La frosta kaj glacia vetero povas murdi, sed tamen ĝi ankaŭ povas instigi homojn al batalo. Ve al nebulo! Ĝi vin deprimas kaj malvigligas kvazaŭ en tia okazo, ke vi, dronante en koto, volus barakti, tamen ne sciante kiel peni vin turni de la situacio.

Tagmeze, la nebulo aliformiĝis en subtilan pluveton, kaj tiu, kiel kurteno, ĉiam pendas antaŭ la fenestro. Proksimume dek metrojn fore videblas nur nebuleca pluveto, kiu vualas ĉion ankaŭ. Ne estas vento. Foje kaj foje skuiĝas draste la tigoj de restaj lutosoj en la lago antaŭ la pordo, kaj tuj poste ruĝaj karpoj elsaltas viglanimaj kaj disrompiĝas la surfaco de la lago, kiu ĵus morte kvietis.

Mi ne scias, ĉu la ekstertraka agado de la ruĝaj karpoj estas rezulto de la neeltenebla subpremo aŭ ne. Kaj nun, ĉar mankas al mi brilanta suno, mi do preferas ŝtormon ol la malĝojan nebulon, post kiu pendadas pluveto kiel kurteno antaŭ la fenestro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin