Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-02

(GMT+08:00) 2018-10-15 08:47:42     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-02

Kiam Shinan Yiliao faris viziton al la markizo Lu, tiu havis ĉagrenitan mienon. Shinan Yiliao demandis:

市南宜僚见鲁侯,鲁侯有忧色。市南子曰:

"Kial vi mienas tiel ĉagrenite?"

"君有忧色,何也?"

"Mi studas la manierojn de la antikvaj reĝoj kaj daŭrigas la heredaĵon de miaj antaŭuloj. Mi ĉiam respektas la sanktajn spiritojn kaj honoras la saĝulojn. Mi persone praktikas ĉion tion sen momenta malstreĉiĝo, sed mi ankoraŭ ne povas eviti la malfeliĉon. Jen kial mi ĉagreniĝas."

鲁侯曰:"吾学先王之道,修先君之业;吾敬鬼尊贤,亲而行之,无须臾离居。然不免于患,吾是以忧。"

"Via maniero eviti la malfeliĉon," diris Shinan Yiliao, "estas tro supraĵa. Pensu nur pri la molharaj vulpoj kaj la bele makulitaj leopardoj. Vivante en la montaj arbaroj kaj sin kaŝante en la kavernoj, ili ja estas sufiĉe kvietaj. Eliĝante nokte kaj restante en la kavernoj tage, ili ja estas sufiĉe singardaj. Por teni sin for de la homa ĉaso, serĉante nutraĵon nur ĉe la malproksimaj riveroj kaj lagoj malgraŭ siaj soifo, malsato kaj laceco, ili ja estas sufiĉe singardaj. Kaj tamen ili ne povas eviti esti inside kaptitaj. Je kio do ili kulpas? Ilia malfeliĉo venas de iliaj bela felo kaj bela haŭto. Ĉu la regno Lu ne estas kiel viaj felo kaj haŭto? Mi esperas, ke vi forĵetos vian fizikan formon, senigos vin je viaj felo kaj haŭto, purigos vian menson, forgesos viajn dezirojn kaj poste vagados en la sovaĝejo.

市南子曰:"君之除患之术浅矣!夫丰狐文豹,栖于山林,伏于岩穴,静也;夜行昼居,戒也;虽饥渴隐约,犹旦胥疏于江湖之上而求食焉,定也。然且不免于罔罗机辟之患,是何罪之有哉?其皮为之灾也。今鲁国独非君之皮邪?吾愿君刳形去皮,洒心去欲,而游于无人之野。

"En la lando Nanyue troviĝas regiono nomata Jiande. La tiea popolo estas simpla kaj honesta, kun malmulte da pensoj pri si mem kaj reduktitaj deziroj. Ili produktas, sed ne amasigas riĉaĵojn; ili donas, sed ne postulas redonon; ili ne scias, kion signifas la justeco; ili ne scias, kion celas la ritoj. Ili sekvas sian naturan inklinon kaj tiel alkonformigas sin al la Taŭo. Vivante ili estas feliĉaj kaj gajaj; mortinte ili ricevas decan enterigon. Mi esperas, ke vi abdikos vian tronon, forlasos la vulgaran mondon, kaj vivos laŭ la Taŭo."

南越有邑焉,名为建德之国。其民愚而朴,少私而寡欲;知作而不知藏,与而不求其报;不知义之所适,不知礼之所将。猖狂妄行,乃蹈乎大方。其生可乐,其死可葬。吾愿君去国捐俗,与道相辅而行。"

"La vojo al la Taŭo estas longa kaj danĝerplena," diris la markizo Lu, "kaj riveroj kaj montoj kuŝas sur la vojo. Kiam mi havas nek boaton, nek ĉaron, kion do mi faru?"

君曰:"彼其道远而险,又有江山,我无舟车,奈何?"

"Se vi ne estas aroganta kontraŭ viaj regatoj, nek alkroĉiĝas al via palaco, vi jam havas viajn boaton kaj ĉaron," diris Shinan Yiliao.

市南子曰:"君无形倨,无留居,以为君车。"

"La vojo al la Taŭo estas longa kaj senhoma," diris la markizo Lu, "kiu do estos mia akompananto? Kiam mi ne havas grenon, nek alian nutraĵon, kiel do mi povos atingi mian celon?"

君曰:"彼其道幽远而无人,吾谁与为邻?吾无粮,我无食,安得而至焉?"

"Reduktu viajn elspezojn kaj malfortigu viajn dezirojn," respondis Shinan Yiliao, "kaj vi havos pli ol sufiĉan, eĉ se vi havus neniom da greno. Transpasu la riverojn kaj la marojn, kaj vi vidos senfinan spacon. Ju pli foren vi vojaĝos, des pli fora ŝajnos via celo. Kiam la akompanantoj diros al vi bonvojaĝon kaj iros returne de la riverbordo, vi baldaŭ eniros en la malproksiman regionon de la Taŭo!

市南子曰:"少君之费,寡君之欲,虽无粮而乃足。君其涉于江而浮于海,望之而不见其崖,愈往而不知其所穷。送君者皆自崖而反。君自此远矣!

"Tiuj, kiuj regas super aliaj, havas zorgojn, dum tiuj, kiuj estas regataj de aliaj, havas maltrankvilon. Tial la reĝo Yao nek regis aliajn, nek estis regata de aliaj. Mi esperas, ke mi povos senigi vin je viaj zorgoj kaj maltrankvilo, por ke nur la Taŭo estu via akompananto dum vi vagados en la regno de perfekta libereco.

故有人者累,见有于人者忧。故尧非有人,非见有于人也。吾愿去君之累,除君之忧,而独与道游于大莫之国。

"Supozu, ke homoj transpasas riveron en boato, kaj alia malplena boato venas kaj hazarde kunpuŝiĝas kun ilia boato. Tiuokaze eĉ kolerema homo ne koleriĝas. Sed se troviĝas homo en tiu alia boato, ili krios al la homo, ke li flankenpuŝu sian boaton per la hokstango. Se li ne aŭskultos ilin je la unua fojo, ili ree krios. Se li ne aŭskultos ilin je la dua fojo, ili krios triafoje. Se li ne aŭskultos ilin je la tria fojo, ili certe verŝos torentojn da insultoj sur lin. Ili ne koleriĝas en la unua okazo, ĉar la boato estas malplena; ili koleriĝas je la dua okazo, ĉar en la boato troviĝas homo. Kiu do povus fari malutilon al la homo, kiu vagadas en la mondo kun libera kaj malplena menso?"

方舟而济于河,有虚船来触舟,虽有偏心之人不怒。有一人在其上,则呼张翕之。一呼而不闻,再呼而不闻,于是三呼邪,则必以恶声随之。向也不怒而今也怒,向也虚而今也实。人能虚己以游世,其孰能害之!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin