Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-04

(GMT+08:00) 2018-10-17 14:52:29     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-04

Kiam Konfuceo estis sieĝita inter la regno Chen kaj la regno Cai, li ne ekbruligis fajron por kuirado dum sep tagoj.

孔子围于陈蔡之间,七日不火食。

Iu maljunulo nomata Ren iris al Konfuceo por esprimi al li sian simpation.

大公任往吊之。

"Majstro," li diris, "ĉu vi jam estas ĉe la rando de la morto?"

曰:"子几死乎?"

"Jes," diris Konfuceo.

曰:"然。"

"Ĉu vi timas la morton?" demandis Ren.

"子恶死乎?"

"Jes," diris Konfuceo.

曰:"然。"

"Lasu do al mi rakonti al vi pri la vojo al la senmorteco. En la Orienta Maro troviĝas speco de birdo nomata Yidai. Flosante kaj glitante super la oceano, tiuj birdoj ŝajnas senkapablaj. Ili flugas en aro kaj ripoze sidis flanko ĉe flanko. Ili ne kuraĝas flugi antaŭe aŭ malantaŭe de la aliaj. Sin nutrante ili ne kuraĝas fari la unuan mordon kaj ĉiam manĝas la restaĵojn de nutraĵo. Rezulte de tio, neniu el ili estas forpuŝita el la aro aŭ atakata de aliaj estaĵoj. Jen kial ili neniam estas en danĝero.

任曰:"予尝言不死之道。东海有鸟焉,其名曰意怠。其为鸟也,分分失失,而似无能;引援而飞,迫胁而栖;进不敢为前,退不敢为后;食不敢先尝,必取其绪。是故其行列不斥,而外人卒不得害,是以免于患。

"La arbo, kies trunko estas rekta, estas la unua hakfaligita; la fonto, kies akvo estas dolĉa, estas la unua elĉerpita. Vi intence akrigas vian saĝecon por mirigi la stultulojn, kulturas vin mem por reliefigi alies malbonecon, kaj paradas per viaj kapabloj, kvazaŭ vi marŝus tenante la sunon kaj la lunon en viaj manoj. Jen kial vi ne povas eviti danĝeron. Mi iam aŭdis diron de Laŭzi: 'Tiu, kiu sin gloras, akiros nenian meriton; tiu, kiu lasas sin ebriigi de siaj sukcesoj, venos al sia ruiniĝo; tiu, kiu ripozas sur sia famo, suferos perdojn.' Kiu do povas rezigni siajn meritojn kaj famon kaj rekuniĝi kun la ordinara popolo? Por tia homo, la Taŭo regas sed ne sin rivelas, kaj la virto disvastiĝas sed ne sin elmontras. Simpla kaj ordinara, li estas preskaŭ malsaĝa. Lasante neniajn postesignojn kaj tenante nenian pozicion, li laboras nek por merito, nek por famo. Li postulas por si nenion de iu ajn, kaj neniu postulas ion ajn de li.

直木先伐,甘井先竭。子其意者饰知以惊愚,修身以明污,昭昭乎若揭日月而行,不不免也。昔吾闻之大成之人曰:'自伐者无功,功成者堕,名成者亏。'孰能去功与名而还与众人!道流而不明居,得行而不名处;纯纯常常,乃比于狂;削迹捐势,不为功名。是故无责于人,人亦无责焉。

"La perfekta homo estas nekonata al la mondo. Majstro, kial do vi tiel plezure serĉas vian famon?"

至人不闻,子何喜哉!"

"Bone dirite!" diris Konfuceo.

孔子曰:"善哉!"

Kaj li forlasis siajn amikojn kaj forsendis siajn disĉiplojn kaj retiriĝis al la granda marĉejo. Li vestis sin per krudaj vestoj kaj nutris sin per sovaĝaj fruktoj. Kiam li promenis inter la kvarpieduloj, la kvarpieduloj ne diskuris pro timo. Kiam li promenis inter la birdoj, la birdoj ne disflugis pro timo. Kiam la birdoj kaj la kvarpieduloj ne abomenis lin, kiel do la homoj povus havi abomenon kontraŭ li?

辞其交游,去其弟子,逃于大泽,衣裘褐,食抒栗,入兽不乱群,入鸟不乱行。鸟兽不恶,而况人乎!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin