AŬTUNA SUNSUBIRO
Luiza CAROL
(laŭ la vjetnama poemformo "ses ok")
Fajra ov' ruliĝas
en ĉielo, iĝas
ora
kaj oranĝkolora
en alteco fora.
Maro
ŝajnas flua fajro
en spegulondaro.
Iĝas
vente, malvarmiĝas.
Kvazaŭ frakasiĝas
l'ovo
fajra, en la blovo
venta kaj la movo
nuba.
Ruĝas maro suba,
ruĝas ĉiel' supra.
Fora
nub' violkolora
rampas alg-odora.
Ombraj
formoj multenombraj
amasiĝas sombraj.
Venas
blovo kiu sternas
nokton. Lumo tremas,
svenas.