La grilo kaj la formiko   | Lenke Szász  | Rumanio

(GMT+08:00) 2018-10-17 10:20:29     Redaktoro:Ema

La grilo kaj la formiko

Lenke Szász

Post la rifuzo de la formiko, la grilo iris hejmen hontigita. Lia hejmo estis malvarma sen hejtado, kaj la grilo rigidiĝis pro frosto sub la flava folio-kovrilo. „Sed mi vivas ankoraŭ", konstatis li matene. Li ekstaris kaj eliris el sia dometo. Ekstere ĉio estis prujnokovrita kaj kiam la suno ekaperis, la prujno arĝente brilis sur la herbaro. La grilo ekhaltis por momento, kaj sentis emon prikanti tiun belecon. Sed liaj fingroj frostis, kaj tio rememorigis al li la dumnoktajn pensojn: Li devas iri kaj kolekti ion, kion li trovos sur la kampo kaj en la arbaro: hejtilon, ion manĝeblan, antaŭ ol ĉio estos kovrita per neĝo. Eble tiel li ĝisvivos la vintron. Eble la vintro ne estos tro malvarma, li pensis.

Vigle li ekiris por varmiĝi iomete, plukis berojn el arbustoj, sekajn vergetojn por hejtado, kaj ekiris portanta ilin al sia dometo. En lia koro eknestis espereto, kaj li zumkantis dum paŝado.

Li deponis la kolektitajn aĵojn kaj ekiris denove, ja ĝis la vesperiĝo li povos ankoraŭ fari nutraĵojn. Ĉi-foje li iris pli malproksimen,kaj lia sako sur la dorso pleniĝis.

Subite la silento estis rompita de terura bruego. Estis bruo de maŝina segilo. Homoj laboris ie, en la arbaro,faligis arbon. La grilo klopodis eviti tiun lokon, sed la bruego ĉie aŭdeblis. Almenaŭ li evitu la homojn irante sur ĉirkaŭvojo. La homoj kun botoj estas grandeguloj, ili povus surpaŝi lin. Ili eĉ ne rimarkus, ke la magra grilo mortis piedpremita sub la botoj.

Pene li portis la plenan sakon tra la arbaro. Subite li ekaŭdis korŝiran ploron. Kiu ploras tiel senespere? Li ekvidis la formikon apud sia dometo. Kio okazis?!

La grilo proksimiĝis kun miro al ŝi.

- Kial vi ploras, formiko? Kio okazis al vi? - li demandis.

- Ho ve, mia domo estas detruita, ho ve, miaj havaĵoj estas neniigitaj! Mi mortos pro malsato dum la vintro!

- Sed kial? Kio okazis? - demandis kompateme la grilo.

- La homoj, la malbenitaj arbohakistoj detruis mian domon. Ili trairis ĝin per ĉaro, detruis ĝin kune kun miaj riĉaj proviantoj. Mi mortos pro malsato kaj frosto, ho ve! Sed de kie vi venas? Kio estas en via sako? - diris la formiko.

Eĉ inter larmoj ŝi ekvidis, ke la grilo havas ion en la sako.

- Mi kolektis iom da nutraĵo por la vintro. Ĝi ne sufiĉos, sed mi kolektos ankoraŭ, antaŭ ol falos neĝo. Sed vi frostotremas. Venu, eniru en mian domon! Baldaŭ mi bruligos fajron en la forno, kaj faros por vi varman teon. - diris la grilo kaj tiel li faris.

La formiko rigardis ĉirkaŭen en la domaĉo. „Vere ĝi estas malriĉa. La grilo posedas nenion valoran, krom la violono. Sed kiom ĝi valoras? Amuzilo por nenifarantoj." pensis la formiko.

Dume la grilo bruligis la vergetojn, metis la teujon kun akvo sur la fornon. Baldaŭ la ejo varmiĝis kaj sentiĝis la bonodoro de la herba teo. La grilo verŝis teon en glano–ĉapetojn. Ili servis kiel tasoj por li. Kaj la varma teo estis tre bongusta en tiuj ĉarmaj ujoj. La formiko iom honteme akceptis, sed ŝia humoro iom post iom pliboniĝis.

- Mi dankas vin, grilo. Ĉiam mi pensis, ke vi estas facilanima, mallaborema, mi eĉ ne volis helpi vin. Sed nun mi vidas, ke vi estas bonkora, pli ol miaj parencoj. Ili ĝojis, ke iliaj domoj ne estis tuŝitaj, kaj rifuzis helpi min. - ŝi diris.

La grilo ridetis kaj respondis, ke verdire ŝi pravis, ja li devintus kolekti provizojn dum la somero. Sed nun li kolektos, kiom li povos, por vivteni sin dum la vintro.

- Ne malĝoju, formiko, restu en mia domo, kaj mi dividos kun vi mian malmulton.

La duan tagon ili kune iris al la kamparo por fari provizon por la vintro. Sur la kampo ili trovis falintajn grajnojn kaj posttagmeze revenis kun sako plena de nutraĵoj. Mankis kamero en la dometo de la grilo, kaj ili cerbumadis, kien meti la kolektitajn aĵojn, kiam subite aŭdiĝis krio el la korto:

- He, formiko! Bofratino!

- Li estas la edzo de mia fratino. - rekonis la formiko la voĉon. – Kion li volas? Ja ili forpelis min, kiam mi petis helpon.

La grilo eliris el la dometo kaj invitis la formikon eniri. Tiu eniris, ekvidis la bofratinon apud la plena sako, kaj miris. Li kredis, ke la grilo ne havas, kion manĝi, kaj kuŝas malforta en lito. Se li havas liton, kompreneble…

La formiko demandis: - Kial vi gapas? Diru por kio vi venis?

La bofrato embarasita balbutis: - Via fratino, mia edzino diris, ke mi invitu vin loĝi ĉe ni. Ja ĉiuj najbarinoj priklaĉas ŝin, por ke ŝi lasis sian fratinon loĝi ĉe mizerulo. Estas honto por ni, diris la edzino, ja ni estas riĉaj. Vi povus loĝi ĉe ni ĝis la printempo, ni havas liberan ejon apud la kamero. Tie ne estas tro malvarme eĉ sen hejtado. Venu, do, ne hontigu nin antaŭ la najbaroj.

- Bone, ke vi havas malvarman ĉambron por fratino. Por ke oni ne priklaĉadu vin. - respondis moke la formiko.

- Mi vidas, ke vi kolektadis proviantojn por la vintro. Kunportu vian parton! Per ĝi vi povus pagi al ni lupagon por la loĝejo. - diris la bofrato.

- Forportu vin, fiulo! Iru hejmen al via samspeca edzino! Diru al ŝi, ke ŝi eltenu la primokojn, ja vi ambaŭ meritas tion. For! For! Mi ne plu volas vidi vin. – kriis la formiko.

La bofrato grumblante foriris. La grilo kaj la formiko aŭdis, kion li diris duonvoĉe: „Stulta virinaĉo!"

Ili ridis kaj reiris gaje en la dometon por aranĝi la kune amasigitajn proviantojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin