Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-03

(GMT+08:00) 2018-10-22 15:01:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-03

Beigong She kolektis mondonacojn al la duko Ling de la regno Wei por fari kompleton da sonoriloj. Komence li ordonis fari terason ekster la pordego de la ekstera urbomurego, kaj en tri monatoj la kompleto da sonoriloj estis finita.

北宫奢为卫灵公赋敛以为钟,为坛乎郭门之外。三月而成上下之县。

La princo Qingji vidis Beigong She kaj demandis tiun:

王子庆忌见而问焉曰:

"Kian procedon vi uzis por tio?"

"子何术之设?"

"Mi koncentris min sur tion. Jen ĉio," respondis Bejgong She. "Mi aŭdis popoldiron: 'Kio estas skulptita kaj polurita, revenas al sia simpla natura stato.' Simpla kaj senscia, mi pensis pri nenio kaj havis neniajn dubojn. Antaŭ la homoj, kiuj kolektiĝis, mi restas kvazaŭ senklera. Mi bonvenigis tiujn, kiuj venis, kaj diris adiaŭ al tiuj, kiuj foriris. Mi ne malakceptis tiujn, kiuj venis, kaj ne retenis tiujn, kiuj foriris; mi ne devigis tiujn, kiuj ne volis mondonaci, kaj akceptis egale, kiom ajn oni donacis. De ĉiu laŭ lia volo kaj lia kapablo, mi kolektis mondonacojn de la mateno ĝis la nokto, farante nenian malutilon al la homoj, por ne paroli pri tiuj, kiuj sekvas la Taŭon."

奢曰:"一之间,无敢设也。奢闻之:'既雕既琢,复归于朴。'侗乎其无识,傥乎其怠疑。萃乎芒乎,其送往而迎来。来者勿禁,往者勿止。从其强梁,随其曲傅,因其自穷。故朝夕赋敛而毫毛不挫,而况有大涂者乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin