Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-05

(GMT+08:00) 2018-10-25 13:06:26     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-05

Konfuceo demandis Zisang Hu, dirante:

孔子问子桑雽曰:

"Mi estis dufoje forpelita el la regno Lu; mi estis ofendita en la regno Song, kie la arbo, sub kiu mi faris prelegon, estis hakfaligita; mi estis forpuŝita el la regno Wei; mi estis reduktita al la lasta ekstremo en la regno Shang kaj la regno Zhou; mi estis sieĝita inter la regno Chen kaj la regno Cai. Mi suferis tiom da malfeliĉoj. Miaj parencoj kaj malnovaj amikoj forlasis min; miaj disĉiploj kaj novaj amikoj pli kaj pli malintimiĝas de mi. Mi volus scii, kial ĉio ĉi tio okazis al mi."

"吾再逐于鲁,伐树于宋,削迹于卫,穷于商周,围于陈蔡之间。吾犯此数患,亲交益疏,徒友益散,何与?

"Ĉu vi ne aŭdis la rakonton pri homo, kiu fuĝis el la regno Jia? Tiu homo, kiu estis nomata Lin Hui, forlasis sian multevaloran jadon kaj forkuris portante sian tre junan filon sur sia dorso. Iu lin demandis: 'Ĉu vi, tiel agante, konsideras la monon? Sed la infaneto ja ne estas multevalora. Ĉu vi konsideras la ŝarĝon? La infaneto ja estas multe pli peza, ol la jado. Kial do vi forlasis la multevaloran jadon kaj forkuras portante la infaneton sur via dorso?' Lin Hui respondis: 'Tio, kio ligas la jadon kun mi, estas profito. Tio, kio ligas la infaneton kun mi, estas la rilato de la naturo.'

子桑雽曰:"子独不闻假人之亡与?林回弃千金之璧,负赤子而趋。或曰:'为其布与?赤子之布寡矣;为其累与?赤子之累多矣。弃千金之璧,负赤子而趋,何也?'林回曰:'彼以利合,此以天属也。'

"Tial tiuj, kiuj ligas sin reciproke per la profito, forĵetas unu la alian en la tempoj de mizero, malfeliĉo, katastrofo kaj danĝero, dum tiuj, kiuj ligas sin reciproke per la naturo, alkroĉiĝas unu al la alia en tiaj tempoj. Estas granda diferenco inter la reciproka alkroĉiĝo kaj la reciproka forĵeto! La amikeco inter la nobluloj estas pura kaj sengusta kiel akvo; tiu inter la vulgaruloj, dolĉa kiel bongusta vino. La sengusta pureco pliintimigas la interrilatojn, dum la bongusteco ilin rompas. La rilatoj inter la vulgaruloj komenciĝas pro nenia pravigebla kaŭzo kaj finiĝas same senkaŭze."

夫以利合者,迫穷祸患害相弃也;以天属者,迫穷祸患害相收也。夫相收之与相弃亦远矣,且君子之交淡若水,小人之交甘若醴。君子淡以亲,小人甘以绝,彼无故以合者,则无故以离。"

"Mi aŭskultas viajn instruojn kun respekto," diris Konfuceo.

孔子曰:"敬闻命矣!"

Kaj per malurĝaj paŝoj Konfuceo revenis kun sia menso en facileco. Li metis finon al siaj studoj kaj forlasis siajn librojn. Liaj disĉiploj ne plu faris laŭritajn riverencojn antaŭ li, sed ilia amo al la majstro konsiderinde kreskis.

徐行翔佯而归,绝学捐书,弟子无揖于前,其爱益加进。

En iu alia tago Zisang Hu diris:

异日,桑雽又曰:

"Sur sia mortolito la reĝo Shun diris al la reĝo Yu: 'Estu singarda kaj notu miajn vortojn! Por via fizika formo nenio estas pli bona ol la konformiĝo al la naturo; por via dispozicio nenio estas pli bona ol la sincereco. Se vi konformiĝos al la naturo, vi ne perdos viajn naturajn trajtojn; se vi estos sincera, vi ne lacigos vian koron. Kiam vi ne perdos viajn naturajn trajtojn, nek lacigos vian koron, vi ne bezonos aparte zorgi pri via fizika formo. Kiam vi ne bezonos aparte zorgi pri via fizika formo, vi nature ne dependos de la eksteraj estaĵoj.'"

"舜之将死,真泠禹曰:'汝戒之哉!形莫若缘,情莫若率。'缘则不离,率则不劳。不离不劳,则不求文以待形。不求文以待形,固不待物。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin