Odo al aŭtunaj koloroj | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-29 09:44:07     Redaktoro:Li

Odo al aŭtunaj koloroj

Vejdo

 

La vento aŭtuna eksvingas per farboj

penikon ŝmiradas naturon plenforte.

Diversajn kolorojn prezentas jen arboj,

plantaĵoj, riveroj kaj floroj komforte.

 

La noktan mallumon dispelas aŭroro.

Jen ludas sur fono lazura ĉiela

laktblankaj nubmasoj tremvibre en foro,

glitante, flosante ja kiel ŝafaro fabela.

 

Sur transa deklivo de l' val' en prospero

diantoj disfloras en flava nuanco.

Svingiĝas ilia kapet' en libero

flirtante kun vento kvazaŭe en danco.

 

Montsupre sin sternas oranĝa la vasto

da persimonarboj punktitaj en verdo.

La fruktoj maturas vere en kontrasto

al verdaj folioj cedante ne al konkur-perdo.

 

Cipresoj sin montras inkverdaj des plie,

verŝajne sin pretigi envintre rezisti

la neĝan atakon kaj strebe defie

rigoron malvarman por vive ekzisti.

 

Lavendo sin vestis viole purpura,

moleta kaj freŝa ja kiel vil-plena

tapiŝo farita el tuko velura

rebrile per gam' de violo solena.

 

En kampoj sorgplantoj kun spikoj skarlataj

skuiĝas leĝere kaj klinas sin pro kap-pezo.

Je blovo de vento aŭdiĝas ventbataj

susuroj por sona orela aprezo.

 

Kotonkampoj regalas okulojn per blanko

en verdaj foiloj — ja vere mantelo

kun fono smeralda sub puro sen manko,

simile al vasta stelplena ĉielo.

 

Orflavaj ondetoj nun ludas leĝere

rizkampe sub arda sunluma zorgemo,

leviĝas kaj sinkas rizspikoj espere

al riĉa rikolto kun ĝoja poemo.

 

Do, kiu kolor' plej elstaras aŭtune?

Kunplektas la buntan vidaĵon naturo

per ĉiaj koloroj kombine jen nune —

festen' por okuloj pri plena maturo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin