Mi ŝatas ekiri (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-29 16:21:00     Redaktoro:Li

Mi ŝatas ekiri

Verkis Wang Guozhen

Tradukis Vejdo

Ĉiuj lokoj, kiujn mi jam atingis, apartenas al tiuj de hieraŭo. Kiel ajn verdaj la montoj estas, kiel ajn belaj la riveroj, kiel ajn mildaj la ventoj, la forta alkroĉiĝemo al ili fariĝas katenoj, kiuj ĉenas ne nur la piedojn, sed ankaŭ la estontecon.

Kiel mi ne povus ŝati ekiri? Se vi ne vidis la imponecon de la montoj, tio vere estas bedaŭro; se vi vidis la imponecon de la montoj, sed ne la senlimecon de la maroj, tio ankaŭ estas bedaŭro; se vi vidis la senlimecon de la maroj, sed ne la vastecon de la dezertoj, tio ankoraŭ restas bedaŭro; se vi vidis la vastecon de la dezertoj, sed ne la misterojn en la arbaroj, tio ankaŭ lasas bedaŭron al vi. Tra la mondo sin trovas sennombraj pejzaĝoj, sed mi havas nemaljuniĝontan koron.

Nature mi scias, ke troviĝas malebenaĵoj en la montoj, huloj en la maroj, sabloventoj en la dezertoj kaj ferocaj bestoj en la arbaroj. Eĉ se tiel, mi ankoraŭ ŝatas tion. Rompi la kvieton de la vivo prezentas alian panoramon, kiu apartenas al junuloj. Feliĉe mi ankoraŭ ne maljunas. Eĉ se mi estus maljuna, kio gravas? Ĉu oni ne diris, ke eĉ maljunuloj devas disvolvi pli da vigleco?

Do mi volas ellerni profundmensecon de la montoj, bravecon de la maroj, aplombecon de la dezertoj kaj sagacecon de la arbaroj. Mi ankoraŭ volas ellerni gustumi la buntan vivon de la homa mondo.

Kiel malproksimen oni povas iri? Tiu demando estas elmetita ne al la piedoj, sed al la volo. Kiel alten oni povas grimpi? Tiu demando ne estas elmetita al la manoj, sed al la ambicio.

Pro tio mi volas starigi altan celon per mia varma sango, ne nur por akiri gloron, sed ankaŭ por ĉasi spiriton. Se la celo estos atingita, mi gajnos gloron, dum se la celo ne povos efektiviĝi, mia vivo fariĝos plena kaj riĉa pro mia peniga vojaĝado tra vento kaj pluvo. Mi konsideras, ke tio ne vanigos mian vivon.

Jes, mi ŝatas ekiri, kaj mi esperas, ke ankaŭ vi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin