Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-07

(GMT+08:00) 2018-11-02 12:53:19     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§20-07

Kiam Konfuceo estis sieĝita inter la regno Chen kaj la regno Cai, li ne bruligis fajron por fari kuiradon dum sep tagoj. Li sin apogis per la maldekstra mano je sekiĝinta arbo kaj frapis ĝin per velkinta branĉo en sia dekstra mano, kantante kanton el la epoko de Shennong. Kvankam li havis la branĉon kiel bastonon, tamen la batado estis sentakta; kvankam li eligis la sonon, tamen ĝi ne estis melodia. Sed malgraŭ tio la frapado kaj la kantado profunde tuŝis la koron de tiuj, kiuj tiam estis kun li.

孔子穷于陈蔡之间,七日不火食。左据槁木,右击槁枝,而歌犬氏之风,有其具而无其数,有其声而无宫角。木声与人声,犁然有当于人之心。

Yan Hui respekte staris flanke kaj turnis siajn okulojn al Konfuceo. Timante, ke Yan Hui atribuus al li tro altan estimon kaj sentus troan malĝojon pro sia amo al li, Konfuceo diris:

颜回端拱还目而窥之。仲尼恐其广己而造大也,爱己而造哀也,曰:

"Estas facile eviti la afliktojn venantajn de la naturo, dum estas malfacile rifuzi la favorojn venantajn de la homoj. Ekzistas nenia komenco sen fino; la homo estas konsistiga parto de la naturo kaj sekve harmonias kun ĝi. Nu, kiu do estas tiu ĉi, kiu nun kantas?"

"回,无受天损易,无受人益难。无始而非卒也,人与天一也。夫今之歌者其谁乎!"

"Ĉu mi povus demandi, kion vi volas diri per 'estas facile eviti la afliktojn venantajn de la naturo'?" demandis Yan Hui.

回曰:"敢问无受天损易。"

"La malsato kaj soifo, varmo kaj malvarmo, kaj malriĉeco kaj mizero, ĉio ĉi venas kiel de la funkciado de la naturo, tiel ankaŭ de la evoluado de la estaĵoj. Eviti la afliktojn venantajn de la naturo signifas ŝanĝiĝi kun la funkciado de la ĉielo kaj la tero kaj kun la evoluado de la estaĵoj. La regatoj ne kuraĝas devii de la dekretoj de la regantoj, por ne paroli pri la devio de la Taŭo!" respondis Konfuceo.

仲尼曰:"饥渴寒暑,穷桎不行,天地之行也,运物之泄也,言与之偕逝之谓也。为人臣者,不敢去之。执臣之道犹若是,而况乎所以待天乎?"

"Kion do vi volas diri per 'estas malfacile rifuzi la favorojn venantajn de la homoj'?" demandis Yan Hui.

"何谓无受人益难?"

"Supozu regnoficiston, kiu glate debutis en sia kariero," respondis Konfuceo. "Poste li plurfoje promociiĝis, kaj liaj titoloj kaj salajro tenis lin for de malriĉeco. Ĉio tio estis nur profito, kiu venis al li de ekstere kaj ne apartenis al li mem, — estis la hazardo, kiu havigis al li tiujn 'eksterajn objektojn'. La noblulo ne faras rabadon, nek la indulo ŝteladon. Kial do mi devus proprigi al mi tiujn 'eksterajn objektojn'? Tial, estas dirite, ke neniu alia birdo estas pli inteligenta, ol la hirundo. Ĝi ne ĵetas pluan rigardon al loko, kiu al ĝi ne plaĉas, kaj tuj forflugas de ĝi, eĉ se la nutraĵo falas el ĝia beko sur la lokon. Ĝi timas homojn, sed ĝi preferas konstrui sian neston sub la tegmentorando de homa domo kaj loĝi tie."

仲尼曰:"始用四达,爵禄并至而不穷。物之所利,乃非己也。吾命其在外者也。君子不为盗,贤人不为窃,吾若取之,何哉?故曰:鸟莫知于癔而,目之所不宜处不给视,虽落其实,弃之而走。其畏人也而袭诸人间。社稷存焉尔!"

"Kion do vi volas diri per 'ekzistas nenia komenco sen fino'?" demandis Yan Hui.

"何谓无始而非卒?"

"En la mondo ĉio ŝanĝiĝas, sed ni ne scias, kiel ĝi transformiĝas, kie estas la fino kaj kie estas la komenco. Ĉio, kion ni povas fari, estas konservi nian veran naturon kaj sekvi la naturan evoluon de la estaĵoj."

仲尼曰:"化其万物而不知其禅之者,焉知其所终?焉知其所始?正而待之而已耳。"

"Kion do vi volas diri per 'la homo estas konsistiga parto de la naturo kaj sekve harmonias kun ĝi'?" demandis Yan Hui.

"何谓人与天一邪?"

"La homo ŝuldas sian estiĝon al la Taŭo de la ĉielo; same la ĉielo ŝuldas sian estiĝon al la Taŭo de la ĉielo. La homo ne povas enkorpigi la Taŭon de la ĉielo pro la limigiteco de sia denaska naturo. Nur la saĝuloj povas kviete sperti la transformiĝon altruditan de la Taŭo de la ĉielo kaj morti naturan morton."

仲尼曰:"有人,天也;有天,亦天也。人之不能有天,性也。圣人晏然体逝而终矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin