Printempo regas la sovaĝejon (trad.) | Laoyuan | Ĉinio 

(GMT+08:00) 2018-11-06 14:44:31     Redaktoro:Ema

PRINTEMPO REGAS LA SOVAĜEJON

Verkis Xu Dishan

Elĉinigis Laoyuan

Printempo, kuŝanta en la sino de l' montaro, senvualiĝas eĉ pli malfrue. Tie ankoraŭ floras la ĉarmaj persikfloroj. Maldensaj nuboj vagas malurĝe de pinto al pinto de l' monto; jen kaj jen ili paŭzas momente, por kovri la sunon kaj kaŝi la florojn kaj herbojn for de la minaco de l' sunflamo per sia ombro.

Pteridoj kaj alispecaj pterisoj kreskas ĉie en la ombroj de rokoj kaj ambaŭflanke de la enmontaj riveretoj. La verda herbaro estas plibeligita de la etaj herbfloroj ruĝaj, flavaj, bluaj kaj purpuraj.

Alaŭdoj en la ĉielo kaj orioloj en la arbaro, ambaŭ pepas siajn kantojn. La facila vento premas tiujn sonojn kune kaj dissendas ilin al diversaj estaĵoj, ĉu kun oreloj ĉu sen oreloj. Persikfloroj al ili aŭskultas tiel ensorĉite, ke ili ne povas sin deteni de larmoj, kiuj kondensiĝas sur la tero. Ankaŭ herbetoj aŭskultas ravite kaj dancas akorde kun la ritmo de l' ventsono, jen kliniĝante, jen leviĝante, sed neniam haltante.

Aro da infanoj kolektas la falintajn petalojn de la persikfloroj sub la arboj. Kiam ili tion faras, Qing'er ekkrias, "He, Yongyong alvenis!" Ĉiuj infanoj ĉesas kaj rigardas al la fino de la persikarbaro. Kiel atendite, ankaŭ Yongyong tie kolektas la petalojn.

Qing'er diras, "Hodiaŭ ni provos la talenton de A-Tong. Se li sukcesos, ni surfadenigos la petalojn en ĉenon por lin ĉirkaŭi. Per tio ni nomu lin ĉef-frato, ĉu bone?"

Ĉiuj konsentas.

A-Tong iras al Yongyong, dirante, "Ni nun atendas vin!"

Ĉirkaŭante la kolon de Yongyong per sia liva mano, A-Tong diras dum irado, "Hodiaŭ oni preparos por vi doton kaj edzinigos vin al mi. Ĉu vi volonte fariĝas mia edzino?"

Yongyong ĵetas al A-Tong severan rigardon kaj, turniĝante, flankenpuŝas lin por ne lasi lian manon plu resti ĉirkaŭe sur ŝia kolo. La infanoj tiel ridas, ke ili apenaŭ povas plu elteni.

Ĉiuj infanoj plenforte krias, "Yongyong puŝis lin flanken, ni tion vidis! A-Tong venkas!"

Yongyong neniam faris rifuzon. Kiel A-Tong povas scii, ke ŝi certe puŝos lin nur se li tion diros? Ĉu liaj deziroj montriĝis nur pro tio, ke la pompo de l' printempo ondiĝas? Aŭ ĉu pro tio, ke tia devus esti la natureca deziro?

Vidu, la vagantaj nebuloj ankoraŭ flugas de tiu montpinto trans alian.

Aŭskultu, la ĉielo kaj la arbaro ambaŭ pleniĝas de la kantoj de alaŭdoj kaj orioloj. Ene de la persikarbaro ĉirkaŭata de l' montoj, kiel tiuj petolemaj infanoj, tiel ankaŭ ĉiuj aliaj estaĵoj, estas anime ekstazaj de l' printempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin