Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-01

(GMT+08:00) 2018-11-08 12:51:44     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-01

Kiam Tian Zifang sidis akompane al la markizo Wen de la regno Wei, li plurfoje laŭdadis Xi Gong.

田子方侍坐于魏文侯,数称溪工。

"Ĉu Xi Gong estas via instruisto?" demandis la markizo.

文侯曰:"溪工,子之师邪?"

"Ne," diris Tian Zifang, "ni estas samvilaĝanoj. Liaj paroloj pri la Taŭo ofte estas tre trafaj. Jen kial mi laŭdadas lin."

子方曰:"非也,无择之里人也。称道数当故无择称之。"

"Ĉu vi ne havas instruiston?" demandis la markizo.

文侯曰:"然则子无师邪?"

"Jes, mi havas," respondis Tian Zifang.

子方曰:"有。"

"Kiu estas via instruisto?"

曰:"子之师谁邪?"

"Dongguo Shunzi," respondis Tian Zifang.

子方曰:"东郭顺子。"

"Se li estas via instruisto, kial do vi neniam laŭdis lin?" demandis la markizo.

文侯曰:"然则夫子何故未尝称之?"

"Mia instruisto," respondis Tian Zifang, "estas perfekta homo. Havante la aspekton de ordinara homo, li tamen estas tiel vaka kaj serena, kiel la ĉielo. Li sekvas naturan evoluon de la estaĵoj kaj ĉiam tenas siajn naturajn instinktojn. Li havas puran kaj ĉioampleksan koron. Kiam aliaj agas kontraŭ la Taŭo, li estas indulgema kaj edifas ilin per sia ĝusta konduto, por ke ili ekkonsciu siajn erarojn kaj forigu siajn malbonajn intencojn. Kiel do mi meritas fari laŭdon al tia homo?"

子方曰:"其为人也真。人貌而天虚,缘而葆真,清而容物。物无道,正容以悟之,使人之意也消。无择何足以称之!"

Post kiam Tian Zifang foriris, la markizo Wen dronis en sia pensado kaj restis silenta dum la resto de la tago. Poste li diris al siaj ministroj en sia kortego:

子方出,文侯傥然,终日不言。召前立臣而语之曰:

"Kiel nesondeble profunda estas tiu ĉi noblulo de kompleta virto! Mi pensis, ke la sagacaj vortoj kaj la humanaj kaj justaj agoj estas la plej idealaj. Kiam mi aŭskultis la parolojn de Tian Zifang pri lia instruisto, mi sentis mian korpon kvazaŭ disfalinta kaj ne kapablanta moviĝi, kaj mian langon tiel rigidiĝinta, ke mi restis muta longan tempon. Ĉio, kion mi lernis antaŭe, estas ne pli ol senvaloraj argilaj pupoj! La regno Wei efektive estas por mi ŝarĝo!"

"远矣,全德之君子!始吾以圣知之言、仁义之行为至矣。吾闻子方之师,吾形解而不欲动,口钳而不欲言。吾所学者,直土埂耳!夫魏真为我累耳!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin