La luko (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-12 09:01:03     Redaktoro:Ema

La luko

 

Verkis Mao Dun

Elĉinigis Minosun

 

Sur la fasado de vilaĝa domo estas nur sola vico da fenestroj el tabuloj. En varmaj kaj serenaj tagoj, kiam ĉiuj fenestroj estas malfermitaj en la plena larĝo, ekestas sunradioj kaj aerfluo.

Kiam ventegas kaj pluvegas, aŭ kiam la norda vento hurladas en vintro, la fenestroj devas esti fermitaj, kaj tiam la domo mallumiĝas kiel en kelo.

Tial kamparanoj faris en la tegmento kvadratan apertureton vitritan, kiun oni nomas luko.

Somere, se venas ekpluvego, knaboj preferas kuri, salti, en pluvo, kaj kun kapo levita rigardi al la fulmo. Tamen la gepatroj malpermesas obstine: "Endomiĝu!" Kun la fermiĝo de la fenestroj la knaboj ankaŭ estas enfermitaj en la obskure kelecan domon. Tiam la malgranda luko fariĝas al ili ununura konsolo.

Tra la vitreto vi povas vidi, ke tie plaŭdante saltas pluvogutoj, kaj ekbrilas fulmoj rubandosimilaj; kaj el tio vi povas imagi al vi, kiel forte trabalaas la mondon la pluvo, vento, tondro kaj fulmo, kaj ke eĉ pli multoble granda estas ilia potenco ol tiu, kiun vi efektive sentas sub la libera ĉielo. La eta luko inspiras vian imagon.

Nokte, kiam vi estas devigata "ripozi" en la lito, supozeble vi ankoraŭ ne forgesas la herbejon kaj riverbordon en la lunlumo, kaj ŝtele ŝovas vian kapon el la kulvualo por suprenrigardi. En tiu ĉi momento la luketo denove fariĝas al vi ununura konsolo!

Via imago povas vagadi de unu stelo, unu nubo super la vitrita luketo, al miriadoj da flagretantaj steloj amindaj, da fascinaj nuboj similaj al montoj, ĉevaloj kaj gigantoj; kaj de silueta strio preterŝoviĝanta super la malplenaĵeto al griza vesperto, kantscipovanta najtingalo aŭ tirana strigo – unuvorte, tuj eksterniĝos en via imago ĉio de la mirinde ĉarma mondo nokta.

Ajojojo! Kiom mirindas tiu ĉi eta malpleno! Ĝi vidigas al vi kosman sekreton, pri kiu vi neniel revus, se ĝi ne ekzistus; ĝi imagigas al vi diversajn okazaĵojn, kiujn vi neniam fantazius al vi, se ĝi ne ekzistus!

Grandan dankon meritas la plenkreskuloj, kiuj elpensis tian "lukon". Ĉar la viglamensaj knaboj kapablas bone scii, kiel eltrovi "eston" el "malesto", "plenon" el "malpleno", eĉ pli vaste, pli komplike kaj pli aŭtentike, ol propraokule ili vidas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin