Du poemoj
Wang Fanzhi
Esperantigita de Wang Dayou
Ⅰ
Aliaj rajdas sur alta ĉevalo,
Nur mi sola sur azeno.
Rerigardante al portanto de peza brulligno,
Mi sentas min iom pli feliĉa.
Ⅱ
Ekster la urbo, ĉie teraj manto-oj*,
En la urbo, ĉie viandaj farĉoj**.
Ĉiu homo devas ĝui nur unu:
Ne diru, ke ĝi estas ne laŭ via gusto.
*Manto-o: vaporkuirita fermentinta pastobulo en duonronda formo. Ĉi tie la poeto uzas la esprimon "tera manto-o" por aludi la tomban teramason.
**Viandaj farĉoj: ni, homoj ankoraŭ vivantaj; mortemuloj.
Pri la aŭtoro: Wang Fanzhi (?—?), bonzo dum la dinastio Tang.
诗二首
王梵志(唐)
其一
他人骑大马,
我独跨驴子。
回顾担柴汉,
心下较些子。
其二
城外土馒头,
馅草在城里。
一人吃一个,
莫嫌没滋味。