Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-02

(GMT+08:00) 2018-11-15 09:50:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-02

Survoje al la regno Qi, Wenbo Xuezi haltis en la regno Lu por tranoktado. Tiam iu el Lu petis intervidiĝon kun li.

温伯雪子适齐,舍于鲁。鲁人有请见者,温伯雪子曰:

"Ne," diris Wenbo Xueqi. "Mi aŭdis, ke la nobluloj en la centraj regnoj bone konas la ritojn kaj la justecon, sed scias nenion pri la homa koro. Tial mi ne volas lin vidi."

"不可。吾闻中国之君子,明乎礼义而陋于知人心。吾不欲见也。"

Revenante de la regno Qi, Wenbo Xueqi denove haltis en la regno Lu por tranokto. Kiam tiu homo refoje petis intervidiĝon kun li, Wenbo Xueqi diris:

至于齐,反舍于鲁,是人也又请见,温伯雪子曰:

"Tian peton li jam faris, kaj nun li denove prezentas al mi la saman peton. Li devas havi ion eksterordinaran por diri al mi."

"往也蕲见我,今也又蕲见我,是必有以振我也。"

Post kiam li eliris kaj intervidiĝis kun la gasto, li revenis kun profunda suspiro.

出而见客,入而叹。

En la sekva tago li denove intervidiĝis kun la gasto kaj revenis kun ankoraŭ pli profunda suspiro. Lia servisto demandis:

明日见客,又入而叹。其仆曰:

"Ĉiufoje, kiam vi revenis intervidiĝinte kun tiu gasto, vi profunde suspiris. Kial do?"

"每见之客也,必入而叹,何邪?"

"Mi antaŭe diris al vi," respondis Wenbo Xueqi, "ke la nobluloj en la centraj regnoj bone konas la ritojn kaj la justecon, sed scias nenion pri la homa koro. La homo, kun kiu mi ĵus intervidiĝis, kondutas perfekte konforme al la deco kaj havas majestan mienon. Li admonis min tiel fidele, kiel mia filo, kaj instruis min tiel severe, kiel mia patro. Jen kial mi suspiradis."

曰:"吾固告子矣:中国之民,明乎礼义而陋乎知人心。昔之见我者,进退一成规,一成矩,从容一若龙,一若虎。其谏我也似子,其道我也似父,是以叹也。"

Kiam Konfuceo intervidiĝis kun Wenbo Xueqi, Konfuceo ne diris eĉ unu vorton. Zilu demandis lin:

仲尼见之而不言。子路曰:

"Longan tempon vi deziris lin vidi, sed kial vi diris nenion tiam, kiam vi intervidiĝis kun li?"

"吾子欲见温伯雪子久矣。见之而不言,何邪?"

"Koncerne homon kiel li, unu rigardo estas sufiĉa, por ke mi sciu, ke la Taŭo loĝas en li. Estus tute superflue, se mi dirus ion ajn."

仲尼曰:"若夫人者,目击而道存矣,亦不可以容声矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin