Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-03

(GMT+08:00) 2018-11-15 09:50:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-03

Yan Hui diris al Konfuceo:

颜渊问于仲尼曰:

"Majstro, kiam vi malrapide marŝas, ankaŭ mi malrapide marŝas; kiam vi rapide marŝas, ankaŭ mi rapide marŝas; kiam vi kuras, ankaŭ mi kuras. Sed, kiam vi kuras rapide, viaj piedoj preskaŭ ne tuŝas la teron, tiel ke mi povas fari nenion krom vane postrigardadi vin."

"夫子步,亦步;夫子趋,亦趋;夫子驰,亦驰;夫子奔逸绝尘,而回瞠若乎后矣!"

"Kion do vi volas diri per tio, Yan Hui?" demandis Konfuceo.

夫子曰:"回,何谓邪?"

"Per la vortoj 'kiam vi malrapide marŝas, ankaŭ mi malrapide marŝas'," respondis Yan Hui, "mi volas diri, ke mi povas sekvi kion vi diras. Per la vortoj 'kiam vi rapide marŝas, ankaŭ mi rapide marŝas' mi volas diri, ke mi povas sekvi vian argumentadon. Per la vortoj 'kiam vi kuras, ankaŭ mi kuras' mi volas diri, ke mi povas sekvi viajn parolojn pri la Taŭo. Per la vortoj 'kiam vi kuras rapide, viaj piedoj preskaŭ ne tuŝas la teron, tiel ke mi povas fari nenion krom vane postrigardadi vin' mi volas diri, ke mi neniel povas scii la kaŭzon kial vi povas akiri al vi la fidon de homoj sen diri eĉ unu vorton, altiri homojn al vi sen elmontri intimecon, kaj kolekti homojn ĉirkaŭ vi sen mem posedi potencon kaj titolon."

曰:"夫子步,亦步也;夫子言,亦言也;夫子趋,亦趋也;夫子辩,亦辩也;夫子驰,亦驰也;夫子言道,回亦言道也;及奔逸绝尘而回瞠若乎后者,夫子不言而信,不比而周,无器而民滔乎前,而不知所以然而已矣。"

"Ho, la kialo ja devas esti eltrovita!" diris Konfuceo. "Nenia malĝojo estas pli granda, ol la morto de la menso. La morto de la korpo estas por ni malpli doloriga. La suno leviĝas en la oriento kaj subiras en la okcidento. Ĉiuj estaĵoj en la mondo sekvas la saman vojon: ĉiuj, kiuj havas okulojn kaj piedojn, plenumas siajn funkciojn post la sunleviĝo. Ili komencas labori ĉe la sunleviĝo kaj ekripozas ĉe la sunsubiro. Tio estas natura leĝo sekvata de ĉiuj vivaj estaĵoj en la mondo. Ili mortas aŭ ricevas la vivon tiam, kiam la tempo venas. Post kiam mi ricevis la fizikan formon, per kiu la naturo min dotis, mi konservas ĝin ĝis la fino de mia vivdaŭro, sen lasi al ĝi transformiĝi en ion ajn alian. Mi senĉese moviĝas kun ĉiuj estaĵoj en la mondo tage kaj nokte, ne sciante kie estas la fino. Ĉar mia fizika formo estas spontanee fariĝis al mi, mi ne povas antaŭdiri mian sorton en la estonteco, eĉ se mi min turnus al la arto de sortodivenado, kaj tial mia vivo tiele daŭras tagon post tago.

仲尼曰:"恶!可不察与!夫哀莫大于心死,而人死亦次之。日出东方而入于西极,万物莫不比方。有目有趾者,待是而后成功。是出则存,是入则亡。万物亦然,有待也而死,有待也而生。吾一受其成形,而不化以待尽。效物而动,日夜无隙,而不知其所终。薰然其成形,知命不能规乎其前。丘以是日徂。

"Ĉu vi ne trovas bedaŭrinda tion, ke ni ĉiam restas flankon ĉe flanko kaj tamen vi ne konas tiun ĉi veron? Verŝajne vi rimarkis nur miajn eksterajn manifestiĝojn, sed ili jam forpasis, kaj tamen vi ankoraŭ ilin serĉas, kvazaŭ vi vane serĉus ĉevalojn en malplena foirejo. Vi povos forgesi la estintan min, kaj mi povos forgesi la estintan vin. Sed, malgraŭe, kian malutilon tio povos alporti al ni? Kvankam vi povos forgesi mian antaŭan memon, tamen mi ankoraŭ havas en mi ion, kion vi neniam forgesos."

吾终身与汝交一臂而失之,可不哀与?女殆著乎吾所以著也。彼已尽矣,而女求之以为有,是求马于唐肆也。吾服女也甚忘,女服吾也亦甚忘。虽然,女奚患焉!虽忘乎故吾,吾有不忘者存。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin