Surstrata kisado (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-19 08:40:36     Redaktoro:Ema

Surstrata kisado

 

Verkis Feng Jicai

Tradukis Vejdo

Antaŭ unu tago, kiam mi forlasis Parizon, mi iris al butiko de memoraĵoj elekti kelkajn poŝtkartojn, kiuj, presitaj en Parizo, estas belaj kaj allogaj en buntaj koloroj. Malkiel aliaj turistoj, kiuj aĉetis la poŝtkartojn kun tiaj bildoj, kiaj Ejfer-turo, Dipatrino de Parizo, kaj la Luvro kun la fama vitra piramido kiel ĝia enirejo dezajnita de Ieoh Ming Pei*, mi nur prenis unu el la bretoj, sur kiu prezentiĝas la bildo pri paro da gejunuloj, kiuj kisas emociplene sur strato. Tiam franca fremdulo apud mi ridetante ekbalancis la kapon al mi, esprimante, ke li tre konsentas pri la elekto de mi alilandano. Kaj miaflanke, mi fiere eklevis miajn brovojn, ŝajne dirante: "Mi kompreneble konas tion, ĉar ĝi vere reprezentas Parizon!"

Antaŭ pli ol du monatoj, kiam mi faris viziton al Parizo, la gastiganto loĝigis min ĉe la malnova mallarĝa kaj sinua strato en la Latina Kvartalo. Ĉe la fino de tiu ĉi strato troviĝas negranda famkonata triangul-forma placo Saint-Michel, kiu situas antaŭ monumenta konstruaĵo kun statuoj kaj fontano. La placo rekte vizaĝas al enirejo de ponto super Sejno kaj tuŝiĝas kun stratoj je kelkaj flankoj, prezentante larĝan vidkampon kaj oportunan trafikon al ĉiuj direktoj. Ĝi servas kiel la nodo de ambaŭ surtera kaj subtera trafikoj. Pro tio ĝi delonge estas la rendevuejo por geamantoj. Mi preteriris tien almenaŭ dufoje ĉiutage. Sur la placo plejofte staras homoj, kiuj atendas sian amaton aŭ amatinon. En pluvaj tagoj tiuj atendantoj, tenante ombrelon en la mano, staras stultule tie, kaj iliaj figuroj, speguliĝantaj en la pluvakvo sur la tero, estas tre emociigaj. Tiuj, kiuj ne sukcesas atendi sian amaton aŭ amatinon, aspektas solece. Tiuj, kiuj troviĝas en amo, mienas feliĉaj. Kelkfoje vidiĝas granda amaso da atendantoj starantaj tie, ne rilatantaj unu al la alia, tamen la komuna amsopiro, kiun ili kovas, impresas sensone animskuige. Pririgardate, kelkaj el ili pacience staras, aliaj maltrankvile rigardas tien kaj alien, kaj la triaj anksie parolas al poŝtelefonilo. La bildo plejofte vidata prezentiĝas, ke paro da geviroj, kiuj hazarde renkontiĝas, arde brakumas unu la alian kaj kisadas, malgraŭ pasantaj homoj kaj aŭtomobiloj ĉirkaŭ si.

De longa tempo surstrata kisado restas la plej mirinda pentraĵo de amaj sentoj en Parizo.

Ekde 1884, kiam fotilo elmondiĝis, la surstrata kisado en Parizo montriĝas sur la fotoj de fotistoj de tempo al tempo, el kiuj kelkaj fariĝis majstroverkoj kaj famigis tiujn fotistojn. Mi iam ŝerce diris al turisto, ke se li laŭplaĉe premadas la obturatoron de la fotilo en Parizo, li certe trovos unu foton kun kisantaj geviroj sur ĝi en ĉiu filmrulo, kiam li rivelos ĝin post sia hejmreveno. Ĉu en stratoj aŭ stratetoj, ĉu ĉe riverbordo aŭ sur ponto, ĉu ĉe metrostacio aŭ en subĉiela kafejo, oni povas vidi kisantajn gevirojn ĉiumomente. Ni povas diri, ke kisado estas publika am-lingvo de parizanoj. Se ili, transpasante la straton, renkontas ruĝan trafiklumon, ili kisas kelkfoje atendante. Se ili, stirante aŭtomobilon, renkontas la ruĝan trafiklumon, estas bona tempo por ili kisadi unu la alian dum kelka momento. Mi iam vidis, ke, irante ĝis la mezo de la strato, paro da gejunuloj subite strikte ĉirkaŭprenas sin kaj arde kisadas, kaj la veturantaj aŭtomobiloj anservice preterpasas ilin anstataŭ hupadi kontraŭ ili. La tero sub la piedoj de tiuj geamantoj estas poreterna trafikinsulo meze de la stratoj en Parizo. Krom en Parizo tia sceno eble aperas nur en filmoj. Se vi zorgeme pririgardas, vi trovas, ke la lingvaĵoj de kisado estas tre riĉaj, sed absolute ne monotonaj. Kelkaj el ili esprimas puran aminklinon, aliaj rakontas pri enkora amsopiremo kaj triaj montras preskaŭ ŝtormon da ĵuroj.

Parizo simple estas la sankta tero por kisado!

Kompreneble mi vidis tian surstratan kisadon, kiaj en Berlino, Novjorko, Luksemburgo, Oslo, eĉ en Kobeo kaj Singapuro. Sed mi ĉiam konsideras, ke tieaj kisadoj ŝajnas postiĉoj, ne tiel puraj kaj naturaj, kiel tiuj de francoj. Nuntempe tia "spektaklo" ankaŭ okaze vidiĝas en la stratoj de Ĉinio. Tamen la surstrata kisado de ĉinoj ŝajnas des pli la publika deklaro de kuraĝo aŭ la maniero kontraŭtradicia. Dume la surstrata kisado de francoj estas kisado en vera senco. Ili tute sin donas al kapricoj de sentoj kaj kisadas laŭplaĉe. Eble pro tio oni konsideras francojn romantikaj.

Kompreneble iuj opinias, ke usonanoj estas pli romantikaj. Tamen tia romantikeco de usonanoj estas esence diferenca. La franca romantikeco elspiras pli spiritan etoson, dum la usona rekte rilatas al sekso. Francoj revas, ke longatempa kisado daŭras eterne, dum la kisado de usonanoj daŭras malpli ol unu minuton, kaj sekvas demetado de vestoj. La plej alta spirita stato de amo de usonanoj priskribitaj en la filmoj de Holivudo kuŝas en tigreska seksumo, dum por francoj sekso "ne estas egoisma pasio, sed la nobla amikeco kun parta partopreno de la homa korpo", kiel Romain Rolland** diris en la romano Jean-Christophe. Tial la signo de la usona romantikeco estas la nudulino nur kun paro da pikkalkanumaj ŝuoj en la ruĝluma kvartalo sur la kvardek-dua avenuo en Novjorko, dum tiu de la franca romantikeco estas tiu ĉi surstrata kisado.

Francoj multe fieras pri sia surstrata kisado. Mi pensas, ke la plej profunda signifo kuŝas en tio, ke ili ŝatas tiun ĉi esprimadon de amo, kiu povas vidiĝi ĉie, tiun ĉi belan bildon de la homa vivo, kaj la senbridan kaj liberan medion de humaneco. Pro tio la surstrata kisado en Parizo fariĝas tiel la plej ĉarma sento kiel la plej profundsignifa pejzaĝo.

Iufoje, kiam mi malsupreniris de alta domego per lifto, paro da geviroj veturantaj per la sama lifto subite ekkisadis unu la alian. Dum momento ilia pasio ardis kiel fajro. Kiam la pordo de la lifto malfermiĝis ĉe la teretaĝo, tiu paro ankoraŭ kisadis arde. Aliaj kunveturantoj de la lifto eliris indiferente kaj neniu el ili rimarkigis la paron pri eliro de la lifto. Ĉar mi jam vivis en Parizo pli ol unu monaton, mi sciis, ke oni ne devas ilin ĝeni. Al ili tiu momenta amo estas centoble pli grava ol eliro de la lifto. Elirinte de la lifto, mi returnis la kapon kaj vidis, ke la paro ankoraŭ dronas en pasia kisado, eĉ kiam la pordo de la lifto malrapide fermiĝis. Poste la lifta pordo fermiĝis kaj la lifto leviĝis. Mi pensis, ke la sento de tiuj kisantoj malrapide leviĝi alten certe estas bela kiel feoj en aero.

Mi rakontis tion al franca amiko. Li diris: "Se ili kisadus en flugmaŝino, kiam ĝi atingus la flughavenon kaj ili ne elirus, la flugmaŝino eble forportus ilin returne."

Mi diris: "Se, refluginte, ili ankoraŭ kisadus kaj ne elirus, la flugmaŝino denove returne flugus al ilia celloko, ĉu?"

Ni ĉiuj eksplode ridis, ridadis dum longa tempo.

*Ieoh Ming Pei: mondfama ĉindevena usona arkitekto

**Romain Rolland (1866-1944): fama franca literatoro

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin