Amsento sub lun' | Eto | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-19 08:40:45     Redaktoro:Ema

Amsento sub lun'

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

 

Eto

 

Lun'

alte pendas super dun'

mi kaj ŝi

promenadas nun.

 

Ni

kveras jen kun emoci',

brakumas

vere en pasi'.

 

Per

dolĉaj vortoj en tener'

parolas

mi ja kun sincer'.

 

Al

ŝi konfidas sen vual'

mi ĉion

kun tuta lojal'.

 

Kor'

mia al ŝi kun favor'

ja klaras

kiel luna glor'.

 

*Dekses-Silabo:*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin