Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-05

(GMT+08:00) 2018-11-20 17:14:17     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-05

Kiam Zhuangzi vizitis la dukon Ai de la regno Lu, tiu diris:

庄子见鲁哀公,哀公曰:

"En la regno Lu troviĝas multaj konfuceanoj, sed tiuj, kiuj sekvas vian doktrinon estas tre malmultaj.

"鲁多儒士,少为先生方者。"

"Ne multaj estas la konfuceanoj en la regno Lu," diris Zhuangzi.

庄子曰:"鲁少儒。"

"Kiel do vi povas tiel paroli," demandis la duko, "dum preskaŭ ĉiuj homoj portas la kostumon de konfuceanoj en mia regno?"

哀公曰:"举鲁国而儒服,何谓少乎?"

"Mi aŭdis," diris Zhuangzi, "ke la konfuceanoj, kiuj portas rondan ĉapon, konas la periodojn de la ĉielo, kaj ke la konfuceanoj, kiuj portas kvadratajn ŝuojn, konas la dispoziciojn de la tero, kaj ke la konfuceanoj, kiuj portas jadpendaĵojn kunligitajn per koloraj silkaj rubandoj, scias ĝuste juĝi la aferojn, kiuj sin prezentas. Sed, por diri la veron, tiuj konfuceanoj, kiuj vere posedas tiujn kapablecojn, ne nepre portas la kostumon, dume tiuj, kiuj portas la kostumon, ne nepre havas tiajn kapablecojn. Vi ne konsentas kun mi? Nu, kial do vi ne donas dekreton al la regno, dirante: 'Tiuj, kiuj portas la konfuceanan kostumon kaj tamen ne havas la kapablecojn postulatajn, estos kondamnitaj al morto'?"

庄子曰:"周闻之,儒者冠园冠者知天时,履句履者知地形,缓佩袂者事至而断。君子有其道者,未必为其服也;为其服者,未必知其道也。公固以为不然,何不号于国中曰:'无此道而为此服者,其罪死!'"

Kaj la duko vere publikigis tian dekreton. Post kvin tagoj neniu plu kuraĝis porti la konfuceanan kostumon en la regno Lu. Nur unu viro vestita en tia kostumo aperis antaŭ la palaca pordego de la duko Ai. La duko tuj vokis lin al si kaj pridemandis lin pri regnaj aferoj. Kia ajn demando estis metita, li donis pretan respondon kun abundo da detaloj kaj subtilaĵoj.

于是哀公号之五日,而鲁国无敢儒服者。独有一丈夫,儒服而立乎公门。公即召而问以国事,千转万变而不穷。

"En la tuta regno," konkludis Zhuangzi, "estas nur unu konfuceano. Kiel do vi povas diri, ke troviĝas multaj?"

庄子曰:"以鲁国而儒者一人耳,可谓多乎?"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin