Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-07

(GMT+08:00) 2018-11-21 16:03:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-07

Kiam la duko Yuan de la regno Song ekhavis emon al pentrado, ĉiuj kortegaj pentristoj kolektiĝis antaŭ li. Post kiam ili ricevis la instrukcion kaj riverencis al la duko, iuj el ili staris ĉirkaŭe, pretigante ĉiu sian penikon kaj miksante sian inkon, kaj duono de ili atendis ekstere. Iu el ili, kiu alvenis malfrue, malurĝe paŝadis al li. Ricevinte sian instrukcion kaj riverencinte al la duko, li ne restis tie, sed sin retiris rekte al sia loĝejo. La duko sendis vidi, kion li faras tie. La sendito trovis la pentriston sidanta sur la mato kun la kruroj krucitaj antaŭ si, nuda ĝis la zono.

宋元君将画图,众史皆至,受揖而立,舐笔和墨,在外者半。有一史后至者,檀檀然不趋,受揖不立,因之舍。公使人视之,则解衣般礴蠃。

Aŭdinte la raporton de la sendito, la duko Yuan diris: "Tiu plaĉas al mi. Li estas vera pentristo."

君曰:"可矣,是真画者也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin