Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-08

(GMT+08:00) 2018-11-21 16:03:13     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-08

Dum sia inspekta vojaĝo en Zang la reĝo Wen de la regno Zhou vidis maljunulon hokfiŝi sur la riverbordo. Tamen lia hokfiŝado ne estis efektiva hokfiŝado. Li tion faris ne por fiŝoj, sed por pasigi sian tempon. Li ĉiam estis tie, hokfiŝante por la hokfiŝado mem.

文王观于臧,见一丈夫钓,而其钓莫钓。非持其钓有钓者也,常钓也。

La reĝo Wen intencis dungi lin kaj konfidi al li la regadon de la regno, sed li timis, ke tio povos maltrankviligi liajn ministrojn kaj parencojn. Ĉe la dua penso li intencis rezigni la ideon kaj lasi lin foriri, sed li ne eltenis la penson, ke lia popolo estos senigita je tia ĉiela protekto.

文王欲举而授之政,而恐大臣父兄之弗安也,欲终而释之,而不忍百姓之无天也。

Frue en la sekva mateno la reĝo Wen kunvokis siajn ministrojn kaj diris:

于是旦而属之大夫曰:

"En la lasta nokto mi sonĝis pri bona viro kun bruna vizaĝkoloro kaj barbo. Rajdante sur grizmakula ĉevalo kun hufoj ruĝaj je unu flanko, li donis al mi instrukcion: 'Konfidu viajn regnajn aferojn al tiuj ĉi maljunulo en Zang, kaj via popolo estos liberigita de malfeliĉoj.'"

"昔者寡人梦,见良人黑色而髯,乘驳马而偏朱蹄,号曰:'寓而政于臧丈人,庶几乎民有瘳乎!'"

"Tio estas via karmemora patro de via moŝto!" diris la ministroj kun respekto.

诸大夫蹴然曰:"先君王也。"

"Tiuokaze, ni do konsultu aŭguriston," diris la reĝo Wen.

文王曰:"然则卜之。"

"Ĉar ĝi estas la ordono de via karmemora patro, ĝi estas neniel dubebla. Kial do necesus la aŭgurado?" diris unuanime la ministroj.

诸大夫曰:"先君之命,王其无它,又何卜焉。"

Sekve la maljunulo en Zang estis eskortita al la ĉefurbo, kaj al li estis konfiditaj la regnaj aferoj. Li ne ŝanĝis la leĝojn kaj la regularojn, nek publikigis novajn. Post tri jaroj la reĝo Wen faris refojan inspektan vojaĝon en la tuta regno. Li trovis, ke la klikoj perdis siajn ĉefojn kaj disiĝis, ke la regnoficistoj ne plu laŭdas siajn meritojn, kaj ke komercistoj ne plu enkondukas falsajn mezurilojn el la najbaraj regnoj. La disiĝo de la klikoj indikis, ke la regpotenco centraliziĝis; la nelaŭdo pri siaj meritoj indikis, ke ĉiu el la regnoficistoj dediĉis al la komuna devo; la malapero de la malveraj mezuriloj indikis, ke jam malaperis trompemo en la rilatoj kun la aliaj regnoj.

遂迎臧丈人而授之政。典法无更,偏令无出。三年,文王观于国,则列士坏植散群,长官者不成德,谀斛者不敢入于四竟。列士坏植散群,则尚同也;长官者不成德,则同务也,谀斛者不敢入于四竟,则诸侯无二心也。

Kaj tial la reĝo Wen faris la maljunulon sia granda majstro kaj, kun la vizaĝo turnita al la nordo, lin respektege demandis:

文王于是焉以为大师,北面而问曰:

"Ĉu la maniero de nia regna regado povos esti disvastigita al la tuta mondo?"

"政可以及天下乎?"

La maljunulo el Zang restis silenta kaj ne donis respondon, kaj poste li foriris kun indiferenteco. Li donis ordonojn en la mateno, sed jam malaperis en la vespero, kaj de tiam oni aŭdis nenion pli pri li.

臧丈人昧然而不应,泛然而辞,朝令而夜遁,终身无闻。

"Ĉu la reĝo Wen ankoraŭ ne akiris la perfektan fidon de la popolo? Kial li elpensis tiun sonĝon?" demandis Yan Hui Konfuceon.

颜渊问于仲尼曰:"文王其犹未邪?又何以梦为乎?"

"Silentu!" diris Konfuceo. "Diru nenion pri tio. La ago de la reĝo Wen ja estis perfekta. Kial vi ankoraŭ faras komenton pri li kaj kritikas lin? Per tiu sonĝo li nur portempe sekvis la kutimon de la popolo."

仲尼曰:"默,汝无言!夫文王尽之也,而又何论刺焉!彼直以循斯须也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin