Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-09

(GMT+08:00) 2018-11-22 15:09:58     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-09

Liezi montras al Bohun Wuren sian lertecon en arkpafado. Kiam li plenstreĉis la pafarkon, oni metis tason da akvo sur lian maldekstran kubuton kaj li pafis la sagon. Apenaŭ la unua sago estis pafita, la dua jam estis sur la ŝnuro; apenaŭ la dua sago estis pafita, la tria jam estis sur la ŝnuro. Dum la tuta tempo li staris tiel rekte kaj senmove, kiel statuo.

列御寇为伯昏无人射,引之盈贯,措杯水其肘上,发之,适矢复沓,方矢复寓。当是时,犹象人也。

"Tio estas pafado per absorbita menso," diris Bohun Wuren, "ne pafado sen absorbita menso. Ni do supreniru sur altan monton kaj staru sur la rando de krutegaĵo, kun la vizaĝo turnita al abismo profunda je cent ĵen-oj. Ĉu vi tiam ankoraŭ povos fari arkpafadon?"

伯昏无人曰:"是射之射,非不射之射也。尝与汝登高山,履危石,临百仞之渊,若能射乎?"

Poste Bohun Wuren supreniris sur altan monton kun Liezi kaj sin lokis sur la rando de krutegaĵo, kun la dorso turnita al abismo profunda je cent ĵen-oj. Li retropaŝis, ĝis la du trionoj de liaj du piedoj elstaris for de la rando. Li invitis Liezi veni apud lin kaj fari pafarkon tie. Liezi estis tiel terurita, ke li kuŝis surventre sur la tero, tutkorpe kovrita de ŝvito.

于是无人遂登高山,履危石,临百仞之渊,背逡巡,足二分垂在外,揖御寇而进之。御寇伏地,汗流至踵。

Bohun Wuren diris: "La perfekta homo povas pririgardi supre la lazuron kaj mezuri malsupre la nadiron de la tero. Li vagadas en ĉiuj direktoj de la universo sen la plej malgranda ŝanĝiĝo de la mieno. Nun ke vi estas tiel terurita, ke preskaŭ perdita estas via sinregado, kompreneble tre malmultaj estas por vi la ŝancoj trafi la celon!"

伯昏无人曰:"夫至人者,上窥青天,下潜黄泉,挥斥八极,神气不变。今汝怵然有恂目之志,尔于中也殆矣夫!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin