Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §21-10

(GMT+08:00) 2018-11-22 15:09:58     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEKA

Monta arbo

山水

 

§20

§21-10

Jian Wu demandis Sun Shu'ao:

肩吾问于孙叔敖曰:

"Trifoje vi estis nomumita la ĉefministro, sed vi ne sentis vin glorigita; trifoje vi estis eksigita el via ofico, sed vi ne sentis vin deprimita. Komence mi ne volis kredi tion, sed nun mi vidas, kiel senzorga kaj ĝoja vi estas. Kiaj do estas viaj veraj pensoj?"

"子三为令尹而不荣华,三去之而无忧色。吾始也疑子,今视子之鼻间栩栩然,子之用心独奈何?"

"Kiel mi povus esti supera per io al la aliaj!" diris Sun Shu'ao. "Mi pensas, ke la nomumado ne estas rifuzebla, nek la eksigo evitebla. Ili tute ne dependas de mi, kaj tial mi ne devas senti min deprimita tiam, kiam mi estas eksigita. Kiel mi povus esti supera per io al la aliaj! Cetere, mi ne scias, ĉu la gloro loĝas en la ofico aŭ en mi. Se la gloro loĝas en la ofico, ĝi havas nenian rilaton kun mi; se la gloro loĝas en mi, ĝi havas nenian rilaton kun la ofico. Kun plena kontenteco, direktante mian rigardon en ĉiuj direktoj, mi plenumas miajn devojn. Kiel mi povus havi liberan tempon por konsideri miajn personajn gajnojn kaj perdojn?"

孙叔敖曰:"吾何以过人哉!吾以其来不可却也,其去不可止也。吾以为得失之非我也,而无忧色而已矣。我何以过人哉!且不知其在彼乎?其在我乎?其在彼也亡乎我,在我也亡乎彼。方将踌躇,方将四顾,何暇至乎人贵人贱哉!"

Aŭdinte tiun respondon, Konfuceo diris:

仲尼闻之曰:

"En la antikveco, la veraj homoj ne lasis sin persvadi de plej saĝaj homoj, nek lasis sin tenti de belulinoj, nek lasis sin prirabi de rabistoj, kaj eĉ la suvereno Fuxi kaj la Flava Imperiestro ne povis intimiĝi kun li. La vivo kaj la morto, kiel ajn gravaj ili estas, ne povis ilin influi, por ne paroli pri tiaj bagateloj kiel la rango kaj la salajro! Ilia menso vojaĝis trans la montojn sen ia ajn baro. Ili plonĝis en profundan abismon sen malsekiĝi. Ili okupis tre malaltan situacion sen deprimiĝi. Ilia spirito estis ĉie en la mondo. Ju pli ili donis, des pli ili riĉiĝis."

"古之真人,知者不得说,美人不得滥,盗人不得劫,伏羲、黄帝不得友。死生亦大矣,而无变乎己,况爵禄乎!若然者,其神经乎大山而无介,入乎渊泉而不濡,处卑细而不惫,充满天地,既以与人己愈有。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin