Kanto de senfina bedaŭro (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-26 09:12:07     Redaktoro:Ema

Kanto de senfina bedaŭro*

 

Bai Juyi

Esperantigita de Wang Dayou

 

Biografeto de la aŭtoro:

Bai Juyi (772—846): Lia adoltiĝa nomo estas Letian, kaj lia prapatra hejmloko estis Taiyuan (en la nuna provinco Shanxi). Li akiris la titolon de ĝinŝi-o (titolo donita al sukcesinto de la plej altaj imperiaj ekzamenoj dum feŭdaj dinastioj de Ĉinio) en la regperiodo de Zhenyuan. La lasta ofico, kiun li tenis, estis la Ministro de la Ministerio de Punoj. Li estis unu el la proponantoj de la Movado de Novaj Popolkantoj, kaj li faris grandan atingon ĉi-rilate. Li uzis frazojn de ordinara parolo en sia poezia verkado kaj, laŭdire, li ofte voĉlegis siajn poemojn al analfabeta maljunulino kaj foj-refoje ŝanĝis siajn vortojn kaj esprimojn ĝis tiu ĉi povis ilin kompreni.

 

De longa tempo, la imperiestro, kiu adoris virinan belecon,

Vane serĉadis belan virinon senegalan en sia lando.

En la familio Yang, unu juna knabino ĵus atingis adoleskantecon,

Elkreskinta en la profunda buduaro, ŝi estis nekonata al la mondo.

 

Tro favorata de la Naturo per ĉarmeco por esti neglektata,

Ŝi estis elektita por servi la imperiestron.

Turnante la rigardon, ŝi ekridetis kun tiom da ĉarmoj,

Ke la belulinoj de la ses palacoj ĉiuj estis eklipsitaj.

 

En printempa malvarmo, laŭ la imperiestra ordono, ŝi sin banis en la termobanejo Huaqing;

La varmeta akvo karesis ŝian korpon glatan kaj laktoblankan.

Ŝi elakviĝis tiel delikata, ke sen subteno de siaj servistinoj ŝi ne moviĝus eĉ unu paŝon:

Jen estis la tempo, kiam ŝi ricevis la unuajn favorojn de la imperiestro.

 

Kun nubeca hararo, rozflora vizaĝkoloro, oraj pendjuveloj,

Ŝi pasigis noktojn printempajn en la litkurtenoj varmkoloraj kun lotusfloraj brodaĵoj.

Bedaŭrinde la noktoj estis tiel mallongaj, ĉar tre baldaŭ la suno leviĝis;

De tiam, la suvereno ne plu donis matenajn aŭdiencojn al la ministroj.

 

Servante la imperiestron por liaj plezuroj kaj ĉe liaj festenoj, ŝi neniam estis senokupa;

Ŝi sola partoprenis en liaj printempaj promenadoj kaj liaj ĝuoplenaj noktoj.

En la internaj palacoj vivis tri mil belulinoj,

Sed la amo de la imperiestro estis prodigita ekskluzive nur al ŝi.

 

En la ora buduaro, bele ŝminkite, ŝi kokete kaj kareseme servis lin nokton post nokto;

En la jada pavilono, post la bankedo, ŝi kaj li ebriiĝis kiel de vino, tiel de amo.

Ŝiaj fratoj kaj fratinoj ĉiuj ricevis rangon kaj feŭdon,

Kaj ŝia tuta familio estis superŝutita per honoroj.

 

Ekde tiam ĉiuj gepatroj de la lando,

Preferis venigi en la mondon filinojn, ol filojn.

La palaco sur la monto Li estis alta ĝis la nuboj,

La dieca muziko ŝvebante faris sin aŭdata ĉie.

 

De elegantaj kantoj, graciaj dancoj, la melodioj ludataj de kord- kaj blov-instrumentoj,

La imperiestro ne laciĝis la tutajn tagojn.

De Yuyang, la milit-tamburoj de ribelantoj ekbruis kaj skuis la teron,

Rompante la Kanton de Ĉielarka Jupo kaj Pluma Robo,

 

Fumoj kaj polvoj kovris la naŭ palacojn,

Mil ĉaroj kaj dek mil rajdsoldatoj rapidis sudokcidenten,

La imperiestraj flagoj jen moviĝis malrapide, jen haltis,

Kaj je cento da lioj okcidente de la ĉefurbo, ili ree ĉesis marŝi.

 

La armeo rifuzis iri pli malproksimen,

Krom se la belulino estu mortigita antaŭ iliaj ĉevaloj.

kapornamaĵo el smeraldo, birdeto kaj oro, harpinglo el jado,

Ĉiuj ŝiaj juveloj, disŝutite sur la tero, estis kolektitaj de neniu.

 

La suvereno, kiu ne povis ŝin savi, kaŝis al si la vizaĝon;

Ĵetante ankoraŭfojan rigardon, li verŝis fluon da sangaj larmoj.

La flava polvo leviĝis disen, la vento ĝemis,

Per kornica vojo sinua, oni atingis la Pordegon de Glavo.

 

La pasantoj estis maloftaj ĉe la piedo de la monto Omei,

En la lumo de subiranta suno la imperiestraj flagoj perdis sian brilan koloron.

La riveroj de Shu estis bluaj, la montoj de Shu estis verdaj,

La amo de la suvereno por la belulino daŭris tiel longatempe, kiel monto kaj rivero.

 

En la palaco provizora, por la imperiestro, la luno havis la koloron de ĉagreno,

La sonorilo, kiu sonis en la nokta pluvo, rompis lian koron.

La ĉielo kaj la tero ŝanĝiĝis, la imperiestra kaleŝo komencis reveni;

Pasante preter la loko, kie oni mortigis lian amatinon, la suvereno haltis malgraŭvole.

 

Ĉe la piedo de la deklivo, en la fatala tero de Maweipo,

Li vidis ne plu la vizaĝon de sia amatino, nur la lokon de ŝia morto.

La suvereno kaj la ministroj sin rigardis reciproke, kun larmoj robon malsekigantaj,

Poste, rajdante sur la ĉevalo sen teni la bridon, oni sin direktis orienten al ĉefurbo.

 

Ĉe ilia reveno, la lageto kaj la ĝardeno restis la samaj,

Kaj same la lotusfloroj de la Lageto Taiyi kaj la salikoj de la palaco Weiyang.

La lotusfloro elvokis la vizaĝon de la mortintino, la salikaj folioj ŝiajn brovojn,

Antaŭ tio ĉi la imperiestro ne povis reteni siajn larmojn.

 

Kiam la persikaj kaj prunaj arboj floris en la printempa vento,

Aŭ kiam la folioj de Vutong-arbo** falis en aŭtuna pluvo,

La okcidenta palaco, kiel la suda, estis invadita de herbaĉoj,

Kaj la falintaj folioj, kiujn neniu balais, kovris per ruĝo la peronojn.

 

La geaktoroj de la Pira Ĝardeno*** nun jam havis blankajn harojn,

La eŭnukoj kaj la servistinoj de la Paprika Ĉambro**** jam maljuniĝis.

Vespere, lampiroj flugadis tien kaj reen en la palaco, la imperiestro meditis silente.

Li solece sidadis ĉe la lampo sen trovi la dormemon.

 

La sonorilo kaj la tamburo sonis malrapide, la nokto treniĝis longa,

La Lakta Vojo lumis, la tagiĝo ŝajnis veni malfrue.

Ĉiuj paroj da interplektitaj tegoloj estis dense kovritaj de prujno;

Kiu do povus dividi kun la suvereno la litkovrilon glacie malvarman?

 

Unu longa, longa jaro jam apartigis la vivantan kaj mortintan;

Ŝia spirito neniam venis en liajn sonĝojn.

Iu taŭisma pastro el Linqiong restadis en la ĉefurbo,

Kiu povis, per sincereco, alvoki spiritojn.

 

Emociita de la forta sopiro de la suvereno al sia forpasinta amatino,

Li estis ordonita serĉi ĉie la mortintan.

Leviĝante en la nubojn, li moviĝis tiel rapide kiel fulmo,

Por serĉi ŝin en la ĉielo kaj sub la tero.

 

En la lazura etero kaj en la subtera mondo,

Nenie estis vidata la mortinta belulino.

Subite ekaperis, sur la maro, unu dia monto

Situanta meze de nuboj malklare videblaj.

 

Tie leviĝis elegantaj pavilonoj inter la koloraj nuboj,

Loĝataj de miriado da feinoj de ekstrema beleco.

Unu el ili estis nomata Taizhen,

Kies haŭto neĝe blanka kaj vizaĝo flore bela similis tiujn de la serĉata.

 

Frapante la jadan pordon de la okcidenta ĉambro,

Li petis la servistinon anonci pri lia veno;

Aŭdinte pri la alveno de la sendito de la imperiestro,

Taizhen vekiĝis el sia dormo en la litkurtenoj.

 

Puŝinte flanken la kapkusenon, ŝi ellitiĝis kaj vestiĝis;

La rulkurteno kun perloj kaj la ekranego estis malfermitaj unu post la alia.

Freŝe vekiĝinte, ŝi havis sian nubosimilan hartuberon oblikvan,

Sen reĝustigi sian ornaman kronon el floroj ŝi aperis en la salono.

 

La milda venteto flirtigis ŝiajn feinajn manikojn,

Kvazaŭ ŝi ankoraŭ dancus la dancon de Ĉielarka Jupo kaj Pluma Robo.

Ŝia jada vizaĝo, makulita de postsignoj de solece tristaj larmoj,

Similis pirarban floron saturitan de printempa pluvo.

 

Amema, kun fiksa rigardo, ŝi petis la senditon esprimi al la imperiestro ŝiajn dankojn,

Dirante, ke de post ilia disiĝo, ili estas sen novaĵoj unu de la alia.

La amo en la palaco Zhaoyang estis finita,

La tagoj kaj la noktoj en la feina palaco estas eternaj.

 

Mallevante la kapon, ŝi direktis la rigardon al la homa mondo,

Kaj vidis tie nur polvon kaj nebulon, anstataŭ la urbon Chang'an.

Kiel signon de sia profunda amo,

Ŝi sendis, per li, al la imperiestro sian oran harpinglon kaj la kesteton ĝin entenantan.

 

Ŝi retenis ĉe si duonon de la kesteto kaj parton de la harpinglo,

Rompante la harpinglon kaj la kesteton, kiujn ŝi amis.

"Sufiĉas, ke niaj du koroj estu tiel firmaj, kiel la oro de la kesteto,

Ni rerenkontiĝos aŭ en la ĉielo aŭ sur la tero."

 

Ĉe la horo de adiaŭo ŝi konfidis al la sendito

La intiman ĵurpromeson konatan nur al ŝia sinjoro kaj ŝi mem.

En la Festo de Duobla Sepo*****, noktomeze, en la Palaco de Longviveco,

Ili kune ĵuris, en nenies ĉeesto, per la jenaj intimaj vortoj:

 

"En la ĉielo, ni estu ambirdoj kune flugantaj;

Sur la tero, ni estu du arboj kun branĉoj interplektiĝantaj."

La senlima ĉielo kaj la senfina tero povos finiĝi,

Sed tiu ĉi ilia neplenumita ĵurpromeso restos por ĉiam bedaŭrata.

 

*Tiu ĉi longa poemo rakontas la viv-kaj-mortan amon inter la imperiestro Xuanzong de la dinastio Tang kaj lia kromedzino Yang Yuhuan.

**Vutong-arbo: ĉina falfolia arbo (Firmiana simplex).

***Pira Ĝardeno: la nomo de la drama kolegio fondita laŭ la dekreto de la imperiestro Xuanzong de la dinastio Tang. Tiu ĉi nomo poste estas kutime uzata por aludi la teatron aŭ la teatran mondon.

****Paprika Ĉambro: loĝejo de edzino kaj kromedzinoj de imperiestro (tiel nomata pro la muroj stukitaj per papriko-tera miksaĵo por konservi varmon kaj doni agrablan aromon al la ĉambroj).

*****La Festo de Duobla Sepo: la sepa vespero de la sepa lunkalendara monato, kiam, laŭ la legendo, la Bovpaŝtisto kaj la Teksistino renkontiĝas unu fojon en jaro en la galaksio. La Bovpaŝtisto kaj la Teksistino, geamantoj en la ĉina mitologio identigitaj kun la steloj Altairo kaj Vego, kiuj estas disigitaj de la Ĉiela Rivero, la Lakta Vojo, kaj estas permesitaj renkontiĝi nur unu fojon en ĉiu jaro, nome en la sepa tago de la sepa lunmonato, kiam pigoj formas ponton por ili el siaj korpoj.

 

长恨歌

白居易(唐)

汉皇重色思倾国,御宇多年求不得。

杨家有女初长成,养在深闺人未识。

天生丽质难自弃,一朝选在君王侧。

回眸一笑百媚生,六宫粉黛无颜色。

春寒赐浴华清池,温泉水滑洗凝脂。

侍儿扶起娇无力,始是新承恩泽时。

云鬓花颜金步摇,芙蓉帐暖度春宵。

春宵苦短日高起,从此君王不早朝。

承欢侍宴无闲暇,春从春游夜专夜。

后宫佳丽三千人,三千宠爱在一身。

金屋妆成娇侍夜,玉楼宴罢醉和春。

姊妹弟兄皆列土,可怜光彩生门户。

遂令天下父母心,不重生男重生女。

骊宫高处入青云,仙乐风飘处处闻。

缓歌慢舞凝丝竹,尽日君王看不足。

渔阳鼙鼓动地来,惊破霓裳羽衣曲。

九重城阙烟尘生,千乘万骑西南行。

翠华摇摇行复止,西出都门百余里。

六军不发无奈何,宛转蛾眉马前死。

花钿委地无人收,翠翘金雀玉搔头。

君王掩面救不得,回看血泪相和流。

黄埃散漫风萧索,云栈萦纡登剑阁。

峨嵋山下少人行,旌旗无光日色薄。

蜀江水碧蜀山青,圣主朝朝暮暮情。

行宫见月伤心色,夜雨闻铃肠断声。

天旋地转回龙驭,到此踌躇不能去。

马嵬坡下泥土中,不见玉颜空死处。

君臣相顾尽沾衣,东望都门信马归。

归来池苑皆依旧,太液芙蓉未央柳。

芙蓉如面柳如眉,对此如何不泪垂。

春风桃李花开日,秋雨梧桐叶落时。

西宫南内多秋草,落叶满阶红不扫。

梨园弟子白发新,椒房阿监青娥老。

夕殿萤飞思悄然,孤灯挑尽未成眠。

迟迟钟鼓初长夜,耿耿星河欲曙天。

鸳鸯瓦冷霜华重,翡翠衾寒谁与共。

悠悠生死别经年,魂魄不曾来入梦。

临邛道士鸿都客,能以精诚致魂魄。

为感君王辗转思,遂教方士殷勤觅。

排空驭气奔如电,升天入地求之遍。

上穷碧落下黄泉,两处茫茫皆不见。

忽闻海上有仙山,山在虚无缥渺间。

楼阁玲珑五云起,其中绰约多仙子。

中有一人字太真,雪肤花貌参差是。

金阙西厢叩玉扃,转教小玉报双成。

闻道汉家天子使,九华帐里梦魂惊。

揽衣推枕起徘徊,珠箔银屏迤逦开。

云鬓半偏新睡觉,花冠不整下堂来。

风吹仙袂飘飖举,犹似霓裳羽衣舞。

玉容寂寞泪阑干,梨花一枝春带雨。

含情凝睇谢君王,一别音容两渺茫。

昭阳殿里恩爱绝,蓬莱宫中日月长。

回头下望人寰处,不见长安见尘雾。

惟将旧物表深情,钿合金钗寄将去。

钗留一股合一扇,钗擘黄金合分钿。

但教心似金钿坚,天上人间会相见。

临别殷勤重寄词,词中有誓两心知。

七月七日长生殿,夜半无人私语时。

在天愿作比翼鸟,在地愿为连理枝。

天长地久有时尽,此恨绵绵无绝期。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin