La aŭtuno de Jinan (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-26 09:36:33     Redaktoro:Ema

La aŭtuno de Jinan

Verkis Lao She

Elĉinigis Pej Piaŭ

La aŭtuno de Jinan estas poezia. Se en via imago ekzistas malnova urbo de la meza antikveco, kie estas dormantaj turoj de urbopordego, mallarĝaj ŝtonaj stratoj, dikaj urbomuroj el ŝtonoj, klara rivero sur kiu speguliĝas montoj kaj kiu ĉirkaŭas la urbon kaj sur kies bordo kaŭras knabino en ruĝa vatita robo kaj verda pantalono - se en via imago ekzistas tia sceno, do ĝi estas Jinan. Se vi ne povus imagi – multaj ne povas – volu do viziti la urbon Jinan.

Volu veni en aŭtuno. La urbo, la rivero, la antikvaj stratoj, la montoj speguliĝantaj sur la akvo, ĉiuj estas pretaj por ĉiam. Kaj nun, kun la koloro de aŭtuno, Jinan sin ŝanĝis de la bildo de antikva simpleco en tiun de kvieta beleco. Tiu lumo kaj koloro de la aŭtuno en poezieco estas aparta en Jinan. La Dio dotis Svisujon per la arto de somero, la Okcidentan Lagon per tiu de printempo, kaj la urbon Jinan per tiu de aŭtuno kaj vintro ambaŭ. Aŭtuno kaj vintro estas nedisigeblaj inter si: se aŭtuno preterdormus nur iomete, ĝi ja fariĝos vintro, sed la Dio ne volis veki ĝin subite, kaj tial Li, kun kompleta favoro, donacis al Jinan aŭtunon plus vintro.

En poezia lando nepre sin trovas montoj kaj akvoj. Nu, rigardu al Jinan. La montoj nuance koloraj, malsame direktiĝantaj, kaj diference altaj, pro la aŭtuna lumo, estas des pli distingaj. Rilate la kolorojn, la pinoj starantaj ĉe la monttalio estas verdanigraj kaj, ĉar oblikve lumigita de la aŭtuna sunradio, la verdnigro ŝanĝiĝis al koloro pli malhela ol grizo sed pli hela ol nigro, farante el la flavaj herboj ĉe si tavolon da ombro flavehela. La monttalio estas kovrita per diverskoloraj rubandoj sin sternantaj unu super alia. La koloro ĉe la montpinto varias de la irado de la suno. Ne gravas la nuanciĝo de la monta pinto, sed la koloroŝanĝiĝo de la monta talio vere elvokas versadon. La koloro de la monta talio ĉiam ŝanĝiĝas, precipe en aŭtuno, ĉar la sunbrilo povas jen malvarmeti, jen varmeti. Tiu ŝanĝiĝo ne estas arda, sed la monto sentas la koloran transformiĝadon kaj sekve ŝanĝiĝas ankaŭ je sia koloro. En tia kazo, iafoje antaŭ la monto kvazaŭ fluas nebulo apenaŭ videbla, iafoje ŝajne alŝvebas brizo por nuanci naturajn farbojn. Estas tia monto plus tia lazura ĉielo kaj tia serena sunlumo! La bluo verŝajne turniĝas en verdon, sed ne tiel densan; la varmo preskaŭ iĝas arda, sed en ĝi petolas iom da freŝa venteto, milda ĝuste kiel poezio. Jen la aŭtuno de Jinan. Pro la ŝanĝemaj koloroj la montoj evidentiĝas eĉ pli altaj: la altaĵo pli altas, dum la malaltaĵo malaltas; kaj la konturoj de la montoj ankaŭ des pli klaras, distingiĝas kaj moliĝas. Vidu la pagodon sur la supro de la monto!

Nun temas pri la akvo. Ĉu laŭkvante, laŭkvalite, ĉu laŭforme, kie estas tia akvo, kia restas en Jinan? Estas fontoj ĉie, kaj sekve estas riveroj, lagoj. Ĉu fontoj, ĉu riveroj, aŭ ĉu lagoj, ĉiuj estas klaraj kaj dolĉaj. Ho, Jinan estas "sweet heart" de la Naturo! La lotusfloroj de la lago Daming en somero, la verdaj salikoj sur la riveraj bordoj, nature estas belaj. Sed vidu la akvon, nu la akvon de aŭtuno. Kiam en Jinan estas la aŭtunaj montoj kaj la aŭtunaj akvoj, tiam la aŭtuno prezentas sin en la vera senco, ĉar la Dio de aŭtuno loĝas en Jinan. Antaŭ ĉio ni vidu la verdalgojn en la akvo. Al la verdo, krom tiu en la koro de la Dio, neniu alia povus esti egala. Tiu ĉi freŝa verdo rivelas sin danke al la akva klaro, kvazaŭ kiel belulino aprezus sian belecon en spegulo. Jes, tiuj ĉi verdalgoj ĝuas la dolĉecon de la akvo por si mem, sed ne por vidigi sin al aliaj. Ili bone konas tion, kion ili havas en sia koncepto pri la verdo: ili en tuta jaro kisas la surfacon de la akvo kaj faras verdan sonĝon. Petolaj anasoj foje tuŝetas ilin per siaj oraj piedoj, kaj la ombro de knabinoj vestlavantaj foje kisas verdajn foliojn. Estas nur tio, kio estas ilia ĉagreno dolĉa. Ho, kiel envias la poetoj pri tio!

En aŭtuno la akvo estas malvarmeta same kiel la blua ĉielo. Kelkaj blankaj nuboj flosas en la ĉielo, dum la akvo krispiĝas de ondetoj. Ĉie, inter la ĉielo kaj la akvo, plenas klaro kaj brilo, kaj en la varmeta aero flareblas maldensa aromo de floroj. La profiloj de la montoj eĉ pli klaras. La aŭtuna akvo kaj la aŭtuna monto kisas sin en fantazio. La montoj ne movas sin, la akvo sonas subtile. Tiu malnova urbo de la meza antikveco, kun tiu aŭtunaj koloroj kaj sonoj, estas jen Jinan… kaj jen poemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin