ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-DUA
Inteligento vojaĝas en la nordo
知北游
§22
§22-01
Kiam Inteligento vojaĝis en la nordo, li alvenis al la bordo de la Obskura Akvo. Suprenirinte sur la monteton Yinfen, li hazarde renkontis Senagadon kaj diris al tiu:
知北游于玄水之上,登隐分之丘,而适遭无为谓焉。知谓无为谓曰:
"Mi volus meti al vi demandojn. En kia maniero mi devus pensi kaj mediti por koni la Taŭon? Kiel mi devus vivi kaj konduti por konformigi min al la Taŭo? De kie mi devus ekiri kaj kian vojon mi devus sekvi, por atingi la Taŭon?"
"予欲有问乎若:何思何虑则知道?何处何服则安道?何从何道则得道?"
Inteligento metis tiujn ĉi tri demandojn, sed Senagado donis nenian respondon. La kialo kuŝis ne en tio, ke li ne volis respondi, sed en tio, ke li ne sciis respondi.
三问而无为谓不答也。非不答,不知答也。
Povante ricevi nenian respondon de Senagado, Inteligento iris al la suda bordo de la Obskura Akvo kaj supreniris sur la monteton Huque. Tie li renkontiĝis kun Frenezo kaj ripetis al tiu la samajn demandojn.
知不得问,反于白水之南,登狐葵之丘,而睹狂屈焉。知以之言也问乎狂屈。狂屈曰:
"Ho, mi scias respondi tiujn ĉi demandojn. Mi volus doni la respondojn, sed mi ĝuste nun forgesas, kion mi diros," diris Frenezo.
"唉!予知之,将语若。"中欲言而忘其所欲言。
Povante ricevi nenian respondon de Frenezo, Inteligento iris al la Flava Imperiestro kaj ripetis al tiu la samajn demandojn. La Flava Imperiestro diris:
知不得问,反于帝宫,见黄帝而问焉。黄帝曰:
"Vi povos sciiĝi pri la Taŭo sen pensado kaj konsiderado. Vi povos konformigi vin al la Taŭo sen vivado en ia ajn loko kaj farado de iu ajn afero. Vi povos atingi la Taŭon sen ekiro de iu ajn loko kaj sekvado de iu ajn vojo."
"无思无虑始知道,无处无暇始安道,无从无道始得道。"
Poste Inteligento ree demandis:
知问黄帝曰:
"Nun ke vi kaj mi scias tion, dum Senagado kaj Frenezo ne scias tion, kiu do estas prava?"
"我与若知之,彼与彼不知也,其孰是邪?"
"Senagado estas vere prava," diris la Flava Imperiestro, "kaj Frenezo estas preskaŭ prava. Mi kaj vi estas malproksime de la Taŭo. Tiuj, kiuj scias, ne diras, kaj tiuj, kiuj diras, ne scias. Tial la perfekta homo instruas sen paroloj. La Taŭo ne povas esti akirita, kaj la virto ne povas esti atingita, dum la humaneco estas praktikebla kaj la justeco estas nekompletigebla kaj la rito kondukas al la hipokriteco. Jen kial estas dirite: 'Kiam la Taŭo estas perdita, estiĝas la virto; kiam la virto estas perdita, estiĝas la humaneco; kiam la humaneco estas perdita, estiĝas la justeco; kiam la justeco estas perdita, estiĝas la rito. La rito estas flora ornamo de la Taŭo kaj la komenco de la malordo.' Kaj estas dirite ankaŭ: 'Tiu, kiu sekvas la Taŭon, malpliigas siajn agojn tagon post tago. Malpliigi kaj ankoraŭ malpliigi ĝis nenio estas farata; kiam absoluta nenio estas farata, nenio restas nefarata.' Ĉar en la nuna tempo ĉiam estas io serĉata, tial estas malfacile por la homoj reveni al la Taŭo. Estas nur la perfekta homo, kiu povas reveni al la Taŭo.
黄帝曰;"彼无为谓真是也,狂屈似之,我与汝终不近也。夫知者不言,言者不知,故圣人行不言之教。道不可致,德不可至。仁可为也,义可亏也,礼相伪也。故曰:'失道而后德,失德而后仁,失仁而后义,失义而后礼。'礼者,道之华而乱之首也。故曰:'为道者日损,损之又损,以至于无为。无为而无不为也。'今已为物也,欲复归根,不亦难乎!其易也其唯大人乎!
"La vivo estas la daŭrigo de la morto kaj la morto estas la komenco de la vivo. Neniu precize konas la ordon, kiu estras tiun ĉi ciklon de vivo kaj morto. La naskiĝo de la homo estas la kolektiĝo de la vitala energio, kiu siavice formas la vivon. La disiĝo de la vitala energio kaŭzas la morton. Se la vivo kaj la morto estas tiel strikte ligitaj unu kun la alia, kial do mi devus esti maltrankvila pri la morto? Tial ĉiuj estaĵoj en la mondo estas en la sama ciklo de la vivo kaj la morto. Sekve tio, kio estas bela, povas esti konsiderata kiel io mirakla, dum tio, kio estas malbela, povas esti konsiderata kiel io abomena. Io abomena povas esti transformita en ion miraklan kaj io mirakla povas esti transformita en ion abomenan. Jen kial estas dirite: 'Ĉio en la mondo estas atribuita al la sama vitala energio,' kaj tial la saĝuloj plej alte taksas la unuecon de ĉiuj estaĵoj en la vitala energio."
生也死之徒,死也生之始,孰知其纪!人之生,气之聚也。聚则为生,散则为死。若死生为徒,吾又何患!故万物一也。是其所美者为神奇,其所恶者为臭腐。臭腐复化为神奇,神奇复化为臭腐。故曰:'通天下一气耳。'圣人故贵一。"
Inteligento diris al la Flava Imperiestro:
知谓黄帝曰:
"Mi demandis al Senagado demandojn, sed li donis nenian respondon. La kialo kuŝis ne en tio, ke li ne volis respondi, sed en tio, ke li ne sciis respondi. Mi demandis al Frenezo demandojn, sed li ne diris al mi, kion li intencis diri. La kialo kuŝis ne en tio, ke li ne volis respondi, sed en tio, ke ĝuste tiam li forgesis, kion li estis preta diri. Vi komprenas miajn demandojn, sed kial vi diras, ke mi estas malproksime for de la Taŭo?"
"吾问无为谓,无为谓不应我,非不应我,不知应我也;吾问狂屈,狂屈中欲告我而不我告,非不我告,中欲告而忘之也;今予问乎若,若知之,奚故不近?"
"Senagado estas vere prava," respondis la Flava Imperiestro, "ĉar li scias nenion. Frenezo estas preskaŭ prava, ĉar li ne scias kiel al vi respondi. Mi kaj vi, ni neniam alproksimiĝos al la Taŭo, ĉar ni scias pri ĝi."
黄帝曰:"彼其真是也,以其不知也;此其似之也,以其忘之也;予与若终不近也,以其知之也。"
Aŭdinte pri la paroloj inter Inteligento kaj la Flava Imperiestro, Frenezo konkludis, ke la klarigoj donitaj de la Flava Imperiestro estas la plej profunda kompreno pri la Taŭo.
狂屈闻之,以黄帝为知言。