Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-02

(GMT+08:00) 2018-11-28 15:27:26     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-02

La ĉielo kaj la tero havas la plej altan virton, sed ili diras nenion pri ĝi. La kvar sezonoj sin sekvas regule laŭ evidenta leĝo, sed ili neniam diskutas pri ĝi. Ĉiuj estaĵoj havas sian kompletan kaj distingan konsiston, sed ili donas nenian klarigon. La saĝulo esploras la plej admirindan funkciadon de la ĉielo kaj la tero, por havi profundan komprenon pri la leĝoj de ĉiuj estaĵoj. Tial la perfekta homo sekvas la naturon kaj faras nenion, kaj la plej granda saĝulo faras nenian iniciaton. Tio estas nomata "la sekvado de la modelo de la ĉielo kaj la tero".

天地有大美而不言,四时有明法而不议,万物有成理而不说。圣人者,原天地之美而达万物之理。是故至人无为,大圣不作,观于天地之谓也。

La ĉielo kaj la tero havas mirindan diecon, kiu transformiĝas kun la senfina ŝanĝiĝado de la mondo. La estaĵoj de la mondo estas submetitaj al la metamorfozoj en morton kaj vivon, en kvadratan kaj rondan, sed ili ne scias la fundamentan kaŭzon de tiuj ĉi procezoj. Ĉiuj estaĵoj havas ĉiu sian propran vivprocezon kaj ekzistas ĉiu en sia vivmaniero ekde la pratempo.

今彼神明至精,与彼百化。物已四时方圆,莫知其根也,扁然而无为,自古以固存。

Senfine vasta estas la universo, sed ĝi funkcias en la kadro de la Taŭo. La aŭtuna lanugo de la besto estas tre maldika, sed nur dank' al la Taŭo ĝi ricevas sian kompletan formon. Ĉiuj estaĵoj en la mondo ĉiam ŝanĝiĝas kaj senĉese renoviĝas dum sia vivo. La jino kaj la jango, la kvar sezonoj, alternas laŭ regula ordo. La granda Taŭo estas tiel obskura, ke ĝi ekzistas kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Fakte ĝi estas ĉieesta. Ĝi vigle funkcias kaj faras miraklojn, sen alpreni konkretan formon. Ĉiuj estaĵoj en la mondo estas nutritaj de ĝi, sed ili ne scias pri ĝia ekzisto. Tio estas nomata "la radiko de la universo". Kiu konas tiun ĉi komunan radikon, kapablas observi la leĝojn de la naturo.

六合为巨,未离其内;秋毫为小,待之成体;天下莫不沉浮,终身不故;阴阳四时运行,各得其序;昏然若亡而存;油然不形而神;万物畜而不知,此之谓本根,可以观于天矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin