Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-03

(GMT+08:00) 2018-11-28 15:27:57     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-03

Yeque demandis Beiyi pri la Taŭo. Beiyi diris:

啮缺问道乎被衣,被衣曰:

"Rektigu vian korpon kaj direktu vian rigardon nur al unu objekto, kaj la natura harmonio venos en vin. Retenu vian inteligentecon kaj koncentru vian menson, kaj la transcenda povo venos kaj loĝi en vi. La virto perfektigos vin kaj la Taŭo vivos kun vi. Tiuokaze via rigardo estos tiel simpla kaj naiva, kiel tiu de novenaskita bovido; vi ne plu turnos viajn okulojn al ĉio, kio okazas en la mondo."

"若正汝形,一汝视,天和将至;摄汝居,一汝度,神将来舍。德将为汝美,道将为汝居。汝瞳焉如新生之犊,而无求其故。"

Antaŭ ol Beiyi finis sian parolon, Yeque jam falis en dormon. Tre ĝoja, Beiyi foriris kantante:

言未卒,啮缺睡寐。被衣大说,行歌而去之。曰:

"Lia korpo estas kiel stumpo de sekiĝinta arbo,

Lia menso estas kiel cindro estingiĝinta,

Vere konante la Taŭon, li ne plu alkroĉiĝas al la pasinteco.

Senscia kaj senzorga, li ne plu pensas,

kaj tenas sin for de ĉia aktiva diskuto.

Kia homo li estas! Kia homo li estas!"

"形若槁骸,心若死灰,真其实知,不以故自持。媒媒晦晦,无心而不可与谋。彼何人哉!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin