Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-06

(GMT+08:00) 2018-11-30 08:48:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-06

Dongguozi demandis Zhuangzi:

东郭子问于庄子曰:

"Kie do estas la tiel nomata Taŭo?"

"所谓道,恶乎在?"

"La Taŭo ekzistas ĉie en la mondo," respondis Zhuangzi.

庄子曰:"无所不在。"

"Bonvole montru al mi lokon, kie ĝi ja ekzistas," diris Dongguozi.

东郭子曰:"期而后可。"

"Ĝi ekzistas inter formikoj," respondis Zhuangzi.

庄子曰:"在蝼蚁。"

"Kiel povas, ke ĝi ekzistas en tia malalta loko?"

曰:"何其下邪?"

"Ĝi ekzistas en herbaĉoj."

曰:"在梯稗。"

"Kiel povas, ke ĝi ekzistas en pli malalta loko?"

曰:"何其愈下邪?"

"Ĝi ekzistas en tegoloj kaj brikoj."

曰:"在瓦劈。"

"Kiel povas, ke ĝi ekzistas en eĉ pli malalta loko?"

曰:"何其愈甚邪?"

"Ĝi ekzistas en la ekskrementoj."

曰:"在屎溺。"

Dongguozi eksilantis, kaj Zhuangzi diris:

东郭子不应。

"Via demando ne tuŝas la esencon de la temo. Kiam iu bazara inspektoro nomata Huo demandis la buĉiston pri la maniero ekzameni la grasecon de porkoj per piedpremo sur ilin, la buĉisto diris al li, ke ju pli dika estas la malsupra parto de la kruroj, des pli grasa la porko estas. Simile ankaŭ vi ne precize metis vian demandon. Vi ne devas serĉi la Taŭon en iu ajn aparta loko, ĉar nenio en la mondo povas resti for de ĝi. La plej alta Taŭo estas tia, kaj tiel same ankaŭ la plej granda parolo. 'Ĉie', 'universale' kaj 'ĉioinkluzive' estas tri malsamaj esprimoj, sed ili havas la saman signifon.

庄子曰:"夫子之问也,固不及质。正获之问于监市履狶也,'每下愈况'。汝唯莫必,无乎逃物。至道若是,大言亦然。周、遍、咸三者,异名同实,其指一也。

"Ni do vojaĝu al la Lando de Nenieco, kie ni povos havi diskutojn pri la supraj temoj. Tiaj diskutoj konos nenian limon! Lasu al ni sekvi la naturon kaj praktiki la senagadon! Lasu al ni teni nian menson paca kaj trankvila! Lasu al ni teni nin kvietaj kaj puraj! Lasu al ni teni nin harmoniaj kaj senzorgaj! Tiam niaj mensoj jam estos vakaj kaj malplenaj. Ni deziros iri nenien, nek ni scios, kien iri. Ni iros tien kaj reen kaj ne scios, kie estos nia celo. Ni vagados en tiu ĉi vasta malpleneco. Ni estos dotita per la granda Taŭo kaj ne scias, kiel foren ĝi etendiĝos. Ekzistas nenia limo inter la Taŭo, kiu kreas ĉiujn estaĵojn, kaj la estaĵo mem. Ĉiuj estaĵoj havas siajn proprajn limojn inter si. La senlima limo signifas, ke nenia limo estas absoluta limo. Oni parolas pri la pleneco kaj la malpleneco, pri la dekadenco kaj la kadukeco. Tio, kio estas opiniata plena aŭ malplena, povas ne esti plena aŭ malplena; tio, kio estas opiniata dekadenca aŭ kaduka, povas ne esti dekadenca aŭ kaduka; tio, kio estas opiniata la komenco aŭ la fino, povas ne esti la komenco aŭ la fino; tio, kio estas opiniata la kuniĝo aŭ la disiĝo, povas ne esti la kuniĝo aŭ la disiĝo."

尝相与游乎无何有之宫,同合而论,无所终穷乎!尝相与无为乎!澹而静乎!漠而清乎!调而间乎!寮已吾志,无往焉而不知其所至,去而来而不知其所止。吾已往来焉而不知其所终,彷徨乎冯闳,大知入焉而不知其所穷。物物者与物无际,而物有际者,所谓物际者也。不际之际,际之不际也。谓盈虚衰杀,彼为盈虚非盈虚,彼为衰杀非衰杀,彼为本末非本末,彼为积散非积散也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin