Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-07

(GMT+08:00) 2018-11-30 08:48:39     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-07

E Hegan kaj Shennong iam lernis la Taŭon sub Maljuna Longji. Iutage Shennong siestis ĉe tablo en sia ĉambro kun la pordo fermita. Ĉe la tagmezo E Hegan puŝe malfermis la pordon kaj eniris. Li diris: "Mortis la majstro!"

妸荷甘与神农学于老龙吉。神农隐几,阖户昼瞑。妸荷甘日中奓户而入,曰:"老龙死矣!"

Sin apogante kontraŭ la tablo Shennong stariĝis kun la helpo de sia promenbastono. Forĵetinte sian promenbastonon, li eksplodis per rido kaj diris:

神农隐几拥杖而起,嚗然放杖而笑,曰

"Sciante, ke mi havas limigitan sciadon kaj estas neinteligenta, mia instruisto forlasis min kaj mortis. Ho, mia instruisto mortis kaj foriris! Li eĉ ne postlasis siajn saĝajn vortojn antaŭ sia morto!"

"天知予僻陋谩訑,故弃予而死。已矣,夫子无所发予之狂言而死矣夫!"

Aŭdinte tiujn vortojn, Yan Gangdiao diris:

弇堈吊闻之,曰:

"Ĉiuj nobluloj en la mondo fidas tiun, kiu enkorpigas la Taŭon. Nun eĉ Maljuna Longji, kiu konis la Taŭon ne pli multe ol dekmilono de la pinto de hareto de aŭtuna lanugo, sciis, ke li devas teni siajn saĝajn vortojn kaŝitaj ĉe sia morto, por ne paroli pri la homo, kiu enkorpigas la Taŭon! Kiam vi penas rigardi la Taŭon, ĝi estas senforma; kiam vi penas aŭskulti ĝin, ĝi estas sensona. En la diskutado ĝi estas nomata 'obskuro', ĉar ĉio, kio estas parolata pri ĝi, tute ne koncernas la Taŭon."

"夫体道者,天下之君子所系焉。今于道,秋豪之端万分未得处一焉,而犹知藏其狂言而死,又况夫体道者乎!视之无形,听之无声,于人之论者,谓之冥冥,所以论道而非道也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin