Fabeloj kreitaj el amo | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-03 12:39:22     Redaktoro:Li

Fabeloj kreitaj el amo

          - Pri la libro Tikiriki Tok el Strobilo de Luiza Carol

Minosun

Amo envolvas min.

La sento originas el la naŭ fabeloj originale verkitaj de verkistino Luiza Carol, kiuj inkluziviĝis en la libron Tikiriki Tok el Strobilo (eldonejo: Dokumenta Esperanto-Centro, Durdevac, Kroatio, 2017). En ĝi montriĝas amo al infanoj, bestoj, plantoj, kaj eĉ al vegetaranaj manĝajoj kaj objektoj home aŭ nehome faritaj, resume al la homo kaj la naturo. Ĉie en ĉiuj fabeloj troviĝas la sento de amo, kiu subtile fluas el la koro de la verkistino kaj delikate influas la leganton. Jen pecoj el la libro:

"La gekoboldoj estis kvin gefratoj, kiuj heredis de sia patrino po unu magian ringon. Ili loĝis kune, ĉar ju pli proksime troviĝis iliaj ringoj, des pli efikaj tiuj estis. Sed la potenco de la ringoj dependis precipe de la amo kun kiu oni uzis ilin. Ju pli da sincera amo inspiris la dezirojn de la koboldoj, des pli bone la ringoj funkciis, por helpi la plenumon de tiuj deziroj." (el La Riza Urseto)

"'Avinjo, mi ja komprenas, kial vi rakontis al mi ĝuste tiun rakonton. La vundita ĉevalo estas Into kaj la dispecigita ĉevalo estas Onto, ĉu ne?'

'Jes!'

'Ĉu vi helpos min ripari la kruron de Into?'

'Jes.'

'Ĉu vi helpos min refari tute novan Onto?'

'Jes ja! Morgaŭ matene, kiam vi estos en la lernejo, mi aĉetos gluon kaj vakson. Posttagmeze, vi povos ripari per gluo la kruron de Into. Kaj per vakso, vi povos krei tute novan Onto.'

'Ĉu Into havos cikatron?'

'Jes. Sed espereble ĝi estos malgranda.'

'Avinjo, bonvolu aĉeti ankaŭ orkoloran etikedon. El ĝi mi faros ringon por la kruro de Into. Ĝi kovros la cikatron kaj ankaŭ belaspektos, ĉu ne?'

'Belega ideo, karulino!'

'Kaj mi volas, ke la vakso estu blanka. Mi volas muldi blankan ĉevalon, kiu rememorigu al vi pri tiu vera ĉevalido, kiun vi amis.'

'Ho, karulino! Mi jam amegas vian ontan artaĵon! Mi tiom prifieros pri ĝi! Mi tiom malpaciencas vidi ĝin!'" (el Into kaj Onto)

Ho, kiel amindas kaj la avinjo kaj "mi". La aŭtorino verkis tiujn fabelojn, jes, por infanoj, kaj mi pensas, ankaŭ por plenkreskuloj, ĉar ili ankaŭ iam estis infanoj. Ŝi ne "instruas", ŝi nur rakontas avine kaj afable, kvazaŭ persone antaŭ siaj genepoj. Nur tiel la amo estas potenca kaj subtile akceptebla.

Kvankam atinginta la aĝon de avino, la verkistino tamen havas la travideblan koron de infano, la rozkoloran fantazion de knabino. Nun vidu kelkajn protagonistojn en la fabeloj:

Tikiriki Tok estas feido, kiu havas grandega magikapablon, kaj fine li loĝas en strobiloj kaj zorgas pri la bonfarto de abioj. (el Tikiriki Tok el Strobilo)

Blanka, knabino vilaĝa, iam savis etan vunditan cervidon nomatan Ŝaŭmo… Kaj poste ili duope transformiĝis en blankŝtonan fontanon kun susuranta akvo. Nun la ŝaŭma akvo havas sanigajn efikojn, kaj en la fontano, onidire, dum plenlunaj noktoj eblas aŭskulti ludantan pianon. (el Blanka el Ŝaŭmo)

El ero de pufmaizo elsaltis… blanka bela knabino kun orkolora hararo, oni nomas ŝin Anĝela. Ŝi estas kapabla fari bongustan kaj grandnombran pufmaizon kaj eĉ igi la kanonojn pafi, anstataŭ obusoj, pufmaizon en la landon de la "malamiko"… (el Anĝela el Pufmaizo)

En la libro ne ekzistas malamo, nek krudeco, nek indigno, nek sango, nek morto, sed ekzistas nur amo, humaneco, kompato, rideto, brila suno, helpemo… Jes, kelkfoje vidiĝas tristo, sed poste ĝi disŝiriĝos certe. Ĉio bona brilas antaŭ infanoj, kiuj distancas for de la malbona. La mondo estu en paco, la homo restu en trankvilo, la aŭtoro esperas.

Kaj la tekstoj estas stile simplaj kaj en la lingvaĵo facile kompreneblaj. La fabeloj estas verkitaj en Esperanto, kaj en ĝi la ĝenro ankoraŭ estas freŝa, nova kaj, do, inda je plua klopodo.

La fabeloj estas kreitaj por infanoj, kaj ankaŭ por vi ĉiuj, karaj legantoj. En la epilogo la aŭtoro tekstas:

"… Kiam mi verkas fabelojn, mi rememoras pri la infano kiu mi mem estis, pensas pri mia filino kaj miaj genepoj, pri miaj eksaj junaj lernantoj kaj, kompreneble, ankaŭ pri vi ĉiuj, karaj legantoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin