Saĝulo, malsaĝulo kaj lakeo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-03 12:39:16     Redaktoro:Li

foto de Li Sanxian

Saĝulo, malsaĝulo kaj lakeo

Verkis Luxun

Tradukis Minosun 

Lakeo nur serĉas homon por fari plendon. Nur por tio, kaj nur tiel. Iutage li renkontis saĝulon.

"Sinjoro!" li triste diris, kun la larmoj fadene defluantaj de la okulaj anguloj. "Kiel vi scias, la vivo de mi vivata simple ne estas de la homo. En unu tago al mi ne certas unu manĝo. Kaj tiu manĝo estas sole el sorga brano, kiun eĉ porko aŭ hundo ne tuŝas. Kaj estas nur malgranda bovlo da ĝi…"

"Tio vere kompatigas." La saĝulo malĝojis.

"Ĉu jes!" Li ĝojis. "Kaj ne ekzistas al mi ripozo krom laboro, ĉu tage, ĉu nokte: frumatene mi portas akvon, vespere preparas manĝon; antaŭtagmeze servas por aĉeto, nokte farunon muelas; en la serena tago lavas vestojn, en la pluva tenas ombrelon por mia mastro; vintre flegas la kerosenan fornon, somere ventumas por la mastro. Kaj noktomeze mi devas, brezante tremelon, servi apud mia sinjoro, kiu sin amuzas en monludo, kaj mi ricevis neniom el la procentaĵo de la gajnita mono, sed, foje, vipojn."

"Ho ve!" La okuloj de la saĝulo, kiu suspiras, preskaŭ malsekiĝis per larmoj.

"Sinjoro! La staton mi ne povas elteni plu. Mi devas elpensi ian elirejon, sed kian? …"

"Mi pensas, via stato iam boniĝos…"

"Ĉu jes? Tiel estu! Sed mi jam elverŝis al vi miajn ĉagrenojn kaj de vi ricevis la kompaton kaj konsolon. Nun mi sentas min multe kontenta. El tio mi vidas, ke la ĉiela moralo ne damniĝis…"

Sed, post kelkaj tagoj, li ofendiĝis denove kaj, same kiel antaŭe, serĉis homon por diri plendon.

"Sinjoro!" larmante li diris, "kiel vi scias, mia kuŝejo pli sordidas eĉ ol la porkejo. Mia mastro, fakte, ne traktas min kiel homon: li kondutas al sia pekinhundo pli bone, eĉ dekmiloble, ol al mi…"

"Bastardo!" Tiu homo kriegis, kaj tio mirigis la plendanton. La homo estas malsaĝulo.

"Sinjoro, mia loĝejo estas kaduka ĉambreto. Humida, malluma, kaj plena de litcimoj. Kiam mi kuŝas, ili min pikas senskrupule. La fetoro ondas en mian nazon, kaj en neniu el la kvar muroj garniĝas eĉ unu fenestreto…"

"Vi ne povis postuli al via mastro almeti unu?"

"Ĉu mi povus?..."

"Do, vi portu min al la loko!"

Sekvante la lakeon, la malsaĝulo venis ekster la dometon kaj komencis rompi la muron el tero.

"Sinjoro! Kion vi faras?" Li kriis ege surprizite.

"Por vi mi faras truon en la muro."

"Tio ne eblas! La mastro insultos!"

"Spite lin!" Li daŭrigas.

"Helpon! Rabisto detruas nian domon! Rapidu, alie truo aperos en la muro!..." Li plorkriis kaj ruliĝis sur la tero.

Aro da lakeoj venis, kaj forpelis la malsaĝulon.

Aŭdinte la kri-bruon, la mastro lante eliris lasta.

"Estis rabisto, kiu venis por disfrakasi nian domon. Mi, la unua, kriis, kaj ĉiuj kune lin forpelis." Li diris respekte kaj triumfe.

"Bone vi faris." La mastro tiel lin laŭdis.

En tiu tago venis multaj, ankaŭ la saĝulo, por esprimi simpation al la lakeo.

"Sinjoro! Ĉi-foje la mastro rekompencis min per laŭdoj, pro miaj meritoj. Iam vi diris, ke mi estos en bona stato. Vere vi havas antaŭvidon…" Li gaje diris, kvazaŭ kovrata per granda promeso.

"Ĉu tio ne estas…" La saĝulo, kvazaŭ anstataŭ li, ĝoje respondis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin