Ĉu floro?* (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-03 12:39:06     Redaktoro:Li

                           Ĉu floro?

                           Bai Juyi

          Esperantigita de Wang Dayou

 

               Ĉu floro? Ĉu ne floro?

               Ĉu nebulo? Ĉu ne nebulo?

               Ĝi alvenas en meznokto,

               Ĝi foriras en tagiĝo.

               Kiam ĝi alvenas, ĝi estas kiel printempa sonĝo pasanta;

               Kiam ĝi foriras, ĝi estas kiel matena nubo ne retrovebla.

 

*Probable tiu ĉi poemeto povas esti kalkulata kiel unu el la plej fruaj obskuraj poemoj en la ĉina poezia historio.

 

花非花

白居易(唐)

 

花非花,雾非雾。

夜半来,天明去。

来如春梦不多时,

去似朝云无觅处。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin