Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §22-11

(GMT+08:00) 2018-12-06 10:44:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§22

§22-11

Ran Qiu, disĉiplo de Konfuceo, demandis sian majstron:

冉求问于仲尼曰:

"Ĉu ni povas scii pri tio, kio estis antaŭ ol estiĝis la ĉielo kaj la tero?"

"未有天地可知邪?"

"Jes," respondis Konfuceo. "Tio, kio estis en la pratempo, estis la sama, kiel tio, kio estas en la nuntempo."

仲尼曰:"可。古犹今也。"

Ne ricevinte kontentigan respondon, Ran Qiu sin retiris sen meti pluan demandon.

冉求失问而退。

En la sekva tago, revidante sian majstron, li diris al tiu:

明日复见,曰:

"Hieraŭ mi demandis: 'Ĉu ni povas scii pri tio, kio estis antaŭ ol estiĝis la ĉielo kaj la tero?' kaj vi diris: 'Jes. Tio, kio estis en la pratempo, estis la sama, kiel tio, kio estas en la nuntempo.' Hieraŭ mi pensis, ke mi estas klara pri tio, sed hodiaŭ estas ree en konfuziteco. Ĉu mi povus demandi pri la kialo?"

"昔者吾问,'未有天地可知乎?'夫子曰:'可,古犹今也。'昔日吾昭然,今日吾昧然。敢问何谓也?"

"Hieraŭ vi estis klara pri tio," diris Konfuceo, "ĉar via interna menso jam perceptis la sencon de mia respondo. Hodiaŭ vi estas en konfuziteco, ĉar vi penas eltrovi tion, kio estas fenomena. Fakte ekzistas nek pasinteco, nek nuntempo, nek komenco, nek fino. Ĉu eblus havi jam filojn kaj nepojn, antaŭ ol vi havas filojn kaj nepojn?"

仲尼曰:"昔之昭然也,神者先受之;今之昧然也,且又为不神者求邪!无古无今,无始无终。未有子孙而有子孙可乎?"

Ran Qiu ne donis respondon. Kaj Konfuceo daŭrigis:

冉求未对。仲尼曰:

"Ba! Ne necesas, ke vi respondu. Ni ja ne povas kaŭzi la morton por la vivo; kaj ni ne povas fini la vivon por la morto. Ĉu la vivo kaj la morto sin dependas reciproke? Ili esence estas la sama. Ĉu eksistas io, kio naskiĝis antaŭ ol estiĝis la ĉielo kaj la tero? Tio, kio estigas la estaĵojn, ja ne estas estaĵo, sekve ekzistis nenio antaŭ ol la estaĵoj estiĝis. El la Taŭo venas ĉiuj estaĵoj. Kiam troviĝas la estaĵoj, tiam estas la senfina ciklo de la vivo kaj la morto. Same senfina estas ankaŭ la amo de la saĝulo al la homoj, ĉar la saĝulo prenas la Taŭon kiel la modelon."

"已矣,未应矣!不以生生死,不以死死生。死生有待邪?皆有所一体。有先天地生者物邪?物物者非物,物出不得先物也,犹其有物也;犹其有物也无已!圣人之爱人也终无已者,亦乃取于是者也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin