Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-01

(GMT+08:00) 2018-12-07 15:30:11     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-01

Inter la disĉiploj de Laŭzi estis iu nomata Gengsang Chu, kiu sola kaptis la esencon de la doktrino de la majstro. Li iris norden al la montaro Weilei kaj ekloĝis tie. Li maldungis tiujn geservistojn, kiuj paradis per sia lerteco, kaj tenis sin for de tiuj kromedzinoj, kiuj fanfaronis per sia humaneco kaj justeco. Li loĝis kun tiuj, kiuj estis simplanimaj kaj mallertaj, kaj dungis sole tiujn, kiuj sciis nur diligente labori.

老聃之役,有庚桑楚者,偏得老聃之道,以北居畏垒之山。其臣之画然知者去之,其妾之挈然仁者远之。拥肿之与居,鞅掌之为使。

Tri jaroj pasis post la alveno de Gengsang Chu, kaj la rikoltado fariĝis abunda al Weilei. La tieaj popolanoj diris unu al la alia:

居三年,畏垒大壤。畏垒之民相与言曰:

"Kiam la majstro Gengsang Chu venis inter nin, ni tiam trovis lian konduton tre stranga. Se ni nun observas lin laŭ la tago, li ŝajne faras nemulton; se ni observas lin laŭ la jaro, li ja faris multe pli ol ni atendis. Li povus esti saĝulo! Kial ni ne pagu al li nian tributon da laŭdoj kaj konstruu templon por li?"

"庚桑子之始来,吾洒然异之。今吾日计之而不足,岁计之而有余。庶几其圣人乎!子胡不相与尸而祝之,社而稷之乎?"

Aŭdinte tiujn vortojn, Gengsang Chu sidis kun la vizaĝo al la sudo kaj sentis sin malgaje. Kiam liaj disĉiploj miris, li diris al ili:

庚桑子闻之,南面而不释然。弟子异之。庚桑子曰:

"Pro kio vi tiel miras? Kiam la vitala energio de la jango kreskas en la printempo, diversaj plantoj komencas flori, kaj poste, kiam la aŭtuno venas, diversaj fruktoj komencas maturiĝi. Ĉu la printempo kaj la aŭtuno povus tute senkaŭze funkcii en tia maniero? Tio ŝuldas nur al ilia sekvado de la natura evoluo de la estaĵoj aŭ de la Taŭo de la ĉielo. Mi aŭdis, ke la perfekta homo sidas senmove kaj kviete en sia malgranda ĉambro enfermite inter kvar muroj, dum ordinaraj homoj estas liberaj sekvi sian naturan inklinon kaj de tempo al tempo moviĝadas sen scii kien iri. Nun ke la popolo en Weilei flustradas inter si pri tio, ke mi devos esti diigita, ĉu tio ne signifas, ke mi jam fariĝas la centro de la atento? Jen kial mi, pensante pri la instruo de la majstro Laŭzi, sentas min malgaje."

"弟子何异于予?夫春气发而百草生,正得秋而万宝成。夫春与秋,岂无得而然哉?天道已行矣。吾闻至人,尸居环堵之室,而百姓猖狂,不知所如往。今以畏垒之细民,而窃窃欲俎豆予于贤人之间,我其勺人邪?吾是以不释于老聃之言。"

"Vi ja ne devas esti malĝoja," diris la disĉiploj. "En fosaĵo profunda je ok ĉi-oj kaj longa je dek ses ĉi-oj grandega fiŝo apenaŭ povas sin returni, sed malgranda fiŝo povas libere naĝadi. Sur teramaso alta je ses aŭ ok ĉi-oj granda besto apenaŭ sin kaŝas, sed ruza vulpo trovas tie por si sufiĉe bonan kaŝejon. Cetere, honori la virtulojn, enoficigi kapablulojn, respekti kaj rekompenci ĉiujn bonfarantojn kaj utilo-alportantojn, jam fariĝis kutimoj de post la tempoj de la reĝo Yao kaj la reĝo Shun. Kial do la popolo de Weilei ne devus sekvi tiajn kutimojn? Majstro, konsentu do ilian deziron."

弟子曰:"不然。夫寻常之沟,臣鱼无所还其体,而鲵鳅为之制;步仞之丘陵,巨兽无所隐其躯,而蘖狐为之祥。且夫尊贤授能,先善与利,自古尧、舜以然,而况畏垒之民乎!夫子亦听矣!"

"Alproksimiĝu, miaj infanoj!" diris la majstro Gengsang. "Besto sufiĉe grandega por teni ĉaron en sia buŝo apenaŭ povas eskapi el la enfalujo aŭ kaptilo, kiam ĝi forlasas sola la montan arbaron; fiŝo sufiĉe grandega por engluti boaton povas suferi pikadon eĉ de la formikoj, kiam ĝi estas ĵetita de la akvo sur la bordon. Tial la birdoj kaj la sovaĝaj kvarpieduloj ĉiam amas la altecon, kaj la fiŝoj kaj la testudoj ne forlasas profundan akvon. Tiuj, kiuj volas teni sian korpon bonstata kaj kulturi sian naturon, preferas sin kaŝi en profunda kaj izolita loko kaj neniam ĝin forlasas! Plie, ĉu do vere la reĝo Yao kaj la reĝo Shun meritas esti laŭdataj kaj glorataj? Iliaj paroloj kaj praktikado estis tiel vanaj kaj tiel malutilaj kaj frivolaj, ke oni povus priskribi tiele: ili estas kiel homoj, kiuj fosas truon en muro por kreskigi malutilajn herbojn; aŭ kiel tiuj, kiuj elektas harojn por kombado aŭ kalkulas grajnojn por kuirado. Kiel do tiaj frivolaĵoj povus savi la mondon? Elektado de virtuloj provokas konfliktojn en la popolo; enoficigo de saĝuloj instigas la popolon al reciproka ŝtelado aŭ rabado. Tiuj kutimoj neniel povas plibonigi kaj honestigi la popolon. La popolo estas tiel avida je profito, ke pro ĝi filo mortigas sian patron aŭ ministro murdas sian reĝon. Okazas rabadoj eĉ en plena taglumo kaj domŝteladoj ĝuste ĉe la tagmezo. Mi volas diri al vi, ke la malordo kaj la konfuzo devas havi sian radikon en la tempoj de la reĝo Yao kaj la reĝo Shun kaj doni fruktojn dum postaj mil generacioj. Mi estas certa, ke post mil generacioj la homoj nepre sin manĝos reciproke!"

庚桑子曰:"小子来!夫函车之兽,介而离山,则不免于罔罟之患;吞舟之鱼,炀而失水,则蚁能苦之。故鸟兽不厌高,鱼鳖不厌深。夫全其形生之人,藏其身也,不厌深眇而已矣!且夫二子者,又何足以称扬哉!是其于辩也,将妄凿垣墙而殖蓬蒿也,简发而栉,数米而炊,窃窃乎又何足以济世哉!举贤则民相轧,任知则民相盗。之数物者,不足以厚民。民之于利甚勤,子有杀父,臣有杀君;正昼为盗,日中穴杯。吾语女:大乱之本,必生于尧、舜之间,其末存乎千世之后。千世之后,其必有人与人相食者也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin