Lilio en la koro (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-10 08:37:51     Redaktoro:Li

Lilio en la koro

Verkis Lin Qingxuan

Elĉinigis Vejdo

En dezerta kaj fora valo troviĝas klifo alta pli ol cent futojn. Oni ne scias, kiam eta lilio elkreskis sur la rando de la klifo.

Kiam ĝi ĵus elmondiĝis, ĝi aspektis tute same kiel herbaĉo. Sed ĝi sciis en la koro, ke ĝi ne estas sovaĝa herbo.

En ĝia korfundo ekestis pura ideo: "Mi estas lilio, sed ne sovaĝa herbo. Tio, kio povas nur pruvi, ke mi estas lilio, estas doni belajn florojn."

Kun tiu ideo en la koro, la lilio penas ensorbi akvon kaj sunlumon, radikiĝi profunden kaj rektigi sian bruston.

Finfine, frumatene de l' printempo la unua florburĝono aperas sur la supro de la lilio.

Ĝi kovas ĝojon en la koro, dum tiuj herbaĉoj ĉirkaŭ ĝi donas neniom da atento al ĝi. Ili kaŝite primokas ĝin: "Tiu ulaĉo vere estas herbo, sed ĝi male konsideras sin florplanto. Laŭ mi tio ne estas florburĝono sur ĝia verto, sed tumoro elŝovita el la cerbo."

En publika okazo ili eĉ mokeme diris: "Ne faru sonĝon. Eĉ se vi vere disflorus, en tiu ĉi dezerta sovaĝejo, vi valoras same kiel ni."

Okaze alflugas abeloj, papilioj kaj birdoj. Ili ankaŭ persvadas al ĝi ne tiel peni doni florojn: "Sur la rando de tiu ĉi klifo, eĉ se vi donus la plej belajn florojn, neniu alirus vin aprezi."

La lilio deklaris: "Mi volas doni florojn, ĉar mi scias, ke mi havas belajn florojn. Mi volas doni florojn, ĉar mi plenumos la solenan mision de florplanto. Mi volas doni florojn, ĉar mi ŝatas pruvi mian ekzistadon per floroj. Mi nepre donas florojn, egale ĉu oni min aprezas aŭ ne, kiel ajn vi min taksas."

Sub la malestimado de sovaĝaj herboj, abeloj kaj papilioj, la sovaĝa lilio klopodas disvolvi la energion elinterne. Iutage ĝi fine disfloras kun vivecplena kaj delikata blanko, kaj en gracia pozo, prezentante la plej belan koloron sur la klifo.

Tiam la sovaĝaj herboj, abeloj kaj papilioj ne plu kuraĝas ĝin mokridi.

Lilifloroj pompe disfloras unuj post aliaj. Ĉiutage ili portas kristalajn akvoperlojn, kiujn la sovaĝaj herboj konsideras lastnoktaj roseroj, kaj nur la lilio mem scias, ke tiuj akvoperloj estas ĝiaj larmogutoj formitaj pro ĝia tre profunda ĝojo.

Ĉiujare en la printempo sovaĝaj lilioj penas produkti florojn kaj semojn. Iliaj semoj propagiĝas per la vento al valoj, stepoj kaj klifrandoj, kaj pro tio ĉie disfloras pure blankaj lilifloroj.

Post kelkdek jaroj homoj venas de malproksime, de urboj kaj vilaĝoj, kovrante longan distancon por spekti liliflorojn. Multaj geknaboj surgenuiĝas por flari ilian aromon kaj multaj paroj da geamantoj ĉirkaŭbrakumas sin kaj faras ĵuron de "centjara kombiniĝo pura kiel lilifloroj". Vidinte tiun belecon, kiun ili neniam vidis, sennombraj homoj emociiĝas ĝis larmoj, ĉar ĝi tuŝas la puran kaj mildan parton de ilia koro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin