Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-05

(GMT+08:00) 2018-12-11 08:53:07     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-05

Konservu vian sanon helpe de ĉiuj estaĵoj de la mondo; nutru vian spiriton per retenitaj pensoj; kulturu vian menson interne por lukti kun la eksteraj estaĵoj. Se vi jam atingis tiujn ĉi tri kaj tamen ankoraŭ estas turmentata de diversaj malfeliĉoj, tio ŝuldas al la funkciado de la ĉielo, ne de la homo mem. Tio ne influos vian virton, nek perturbos vian menson. Vi devas lerni regi vian menson, ke vi regu ĝin nekonscie anstataŭ konscie.

备物以将形,藏不虞以生心,敬中以达彼。若是而万恶至者,皆天也,而非人也,不足以滑成,不可内于灵台。灵台者有持,而不知其所持,而不可持者也。

Se vi elmontras tion, kion vi mem ne povas regi en vi, vi elmontras vian menson ne en ĝusta maniero. Se vi obstine tenas eksterajn estaĵojn en via menso, vi perdas vian denaskan naturon. Tiu, kiu malkaŝe faras malbonon, estas kondamnita de la popolo; tiu, kiu kaŝe faras malbonon, estas kondamnita de sia konscienco. Tiu, kiu povas vizaĝi al la homoj kaj al sia propra konscienco kun trankvila menso, povas iradi sola sen timo.

不见其诚己而发,每发而不当;业入而不舍,每更为失。为不善乎显明之中者,人得而诛之;我不善乎幽间之中者,鬼得而诛之。明乎人,明乎鬼者,然后能独行。

Tiu, kiu agas laŭ sia interno, ne zorgas pri la famo, nek pri la postesignoj de siaj agoj; tiu, kiu agas laŭ la ekstero, celas la famon kaj la riĉaĵon. Tiu, kiu ne zorgas pri la famo, nek pri la postesignoj de siaj agoj, estas mense simpla sed havas aŭreolon ĉirkaŭ si; tiu, kiu celas la famon kaj la riĉaĵon, estas nur komercisto — lia maltrankvilo estas evidenta kvankam li alte pensas pri si mem.

券内者,行乎无名;券外者,志乎期费。行乎无名者,唯庸有光;志乎期费者,唯贾人也。人见其歧,犹之魁然。

Tiu, kiu ĉiam konformigas sin al la eksteraj estaĵoj, vivas en harmonio kun ili; tiu, kiu ne konformigas sin al la eksteraj estaĵoj, ne toleras eĉ sin mem, por ne paroli pri tolero al aliaj. Tiu, kiu ne toleras aliajn, havas neniajn amikojn ĉirkaŭ si; tiu, kiu havas neniajn amikojn ĉirkaŭ si, estas forĵetita de la socio.

与物穷者,物入焉;与物且者,其身之不能容,焉能容人!不能容人者无亲,无亲者尽人。

Nenia armilo estas pli akra ol la volo. Eĉ la plej akra glavo estas malsupera al la volo. Nenia vundo estas pli grava, ol tio, kio estas farita de la jino kaj la jango; ili estas ĉie en la mondo. La jino kaj la jango mem ne vundas homojn. Estas la homa volo, kiu ilin pelas.

兵莫谮于志,镆铘为下;寇莫大于阴阳,无所逃于天地之间。非阴阳贼之,心则使之也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin