Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-07

(GMT+08:00) 2018-12-12 10:41:08     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-07

La antikvuloj atingis la plej altan sciadon en iuj rilatoj. En kiuj rilatoj do ili atingis la plej altan sciadon? Troviĝas iuj, kiuj opiniis, ke ekzistis ankoraŭ nenio ekde la komenco — tio ĉi estas la ekstrema vidpunkto, la absoluta vidpunkto. Troviĝis aliaj, kiuj opiniis, ke ekzistis estaĵoj ekde la komenco. Ili rigardis la naskiĝon kiel perdon kaj la morton kiel revenon. Sekve la estaĵoj jam havis distingojn inter si. Troviĝis ankoraŭ aliaj, kiuj opiniis, ke la komenco de la mondo estis la neekzisto aŭ la nenieco, el kiu estiĝis la vivo, kiu baldaŭ turniĝis en morton. Ili rigardis la neekziston kiel la kapon, la vivon kiel la trunkon, kaj la morton kiel la kokcigon. Mi amikiĝos kun tiuj, kiuj scias, ke la neekzisto, la vivo kaj la morto havas saman originon. Tiuj ĉi tri estas diferencaj inter si, sed ili ĉiuj apartenas al la sama familio — la Taŭo. Tio estas same kiel la Zhao-anoj kaj la Jing-anoj, kiuj estis fame konataj per siaj rangoj, kaj la Jia-anoj, kiuj estis fame konataj per sia teritorio. Ili ĉiuj apartenis al la sama klano en la regno Chu, kvankam ili portis malsamajn familiajn nomojn.

古之人,其知有所至矣。恶乎至?有以为未始有物者,至矣,尽矣,弗可以加矣!其次以为有物矣,将以生为丧也,以死为反也,是以分已。其次曰始无有,既而有生,生俄而死。以无有为首,以生为体,以死为尻。孰知有无死生之一守者,吾与之为友。是三者虽异,公族也。昭景也,著戴也;甲氏也,著封也:非一也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin