Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-08

(GMT+08:00) 2018-12-12 10:41:08     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-08

La vivo estiĝis el nenieco. Se vi intencas fari klarigon pri tiu ĉi situacio, vi povus nomi ĝin "neapartigebleco de pravo kaj malpravo". Tamen tiu ĉi situacio estas neesprimebla per la vortoj, ĉar vi apenaŭ povas ĝin scii. Ekzemple, ĉe la vintra oferado la tripo kaj la piedoj de bovo povas esti konsiderataj kiel apartigeblaj, sed en efektiveco ili estas neapartigeblaj partoj de la sama ofera bovo. Kiam vi vizitos palacon, vi vizitos prapatran templon kaj poste, apenaŭ neeviteble, ankaŭ la necesejon. La du ekzemploj ilustras la "neapartigeblecon de pravo kaj malpravo".

有生黑者,披然曰移是。尝言移是,非所言也。虽然,不可知者也。腊者之有篦眩,可散而不可散也;观室者周于寝庙,又适其偃焉!为是举移是。

Permesu al mi paroli pri tiu ĉi ideo. Ĝi prenas la vivon kiel la bazon kaj prenas la inteligentecon kiel normon, por fari distingon inter la pravo kaj la malpravo. Ĉar ni havas nomojn kaj la efektivojn, ni fidas al nia propra normo por distingi la pravon kaj la malpravon kaj penas devigi aliajn starigi sian normon kaj eĉ morti por ĝi. Tia homo konsideras la socian sukceson kiel signon de saĝeco kaj la socian malsukceson kiel signon de stulteco; kaj ankaŭ la sukceson kiel honoron kaj la malsukceson kiel honton. La "neapartigebleco de pravo kaj malpravo" estas ĝuste la vidpunkto adoptita de la modernaj homoj, kiuj estas tiel sensciaj kiel la cikado kaj la turto.

请尝言移是:是以生为本,以知为师,因以乘是非。果有名实,因以己为质,使人以为己节,因以死偿节。若然者,以用为知,以不用为愚;以彻为名,以穷为辱。移是,今之人也,是蜩与学鸠同于同也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin