Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §23-10

(GMT+08:00) 2018-12-14 09:16:31     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-DUA

Inteligento vojaĝas en la nordo

知北游

 

§23

§23-10

Eliminu la perturbojn al via volo, malstreĉu la ligilojn al via menso, senpezigu la ŝarĝojn de la virto kaj forigu la obstaklojn al la Taŭo. La eminenteco, la riĉeco, la distingiteco, la honoro, la famo kaj la intereso — tiuj ĉi ses estas la perturboj al via volo; la aspekto, la konduto, la vizaĝkoloro, la karaktero, la temperamento kaj la korinklinoj — tiuj ĉi ses estas la ligiloj al via menso; la malamo, la amo, la ĝojo, la kolero, la malĝojo kaj la plezuro — tiuj ĉi ses estas la ŝarĝoj de via virto; la rifuzo, la akcepto, la preno, la dono, la inteligenteco kaj la kapableco — tiuj ĉi ses estas la obstakloj al la Taŭo. Se ĉio ĉi tio ne kuras senbride en via menso, vi estos en trankvilo; se vi estas en trankvilo, vi estos en kvieto; se vi estas en kvieto, vi estos klara; se vi estas klara, vi estos malplena; se vi estas malplena, vi donos nenion kaj tamen vi povos fari ĉion.

彻志之勃,解心之谬,去德之累,达道之塞。贵富显严名利六者,勃志也;容动色理气意六者,谬心也;恶欲喜怒哀乐六者,累德也;去就取与知能六者,塞道也。此四六者不荡胸中则正,正则静,静则明,明则虚,虚则无为而无不为也。

La Taŭo estas la respektata origino de la virto; la vivo estas la lumo de la virto; la denaska naturo estas la esenco de la vivo. La funkcio de la denaska naturo estas nomata "ago", dum la devio de la ago estas nomata "eraro". La sciado estas la rezulto de la kontaktiĝo kun la realo, dum la saĝeco estas la racionala sciado. Iafoje la homo kun scioj ne povas kapti certajn aspektojn de la realo, same kiel la okuloj strabaj ne povas ampleksi certajn aspektojn de objekto. La spontanea ago estas nomata "virto", dum la intenca ago estas nomata "bona ordo". Iliaj nomoj estas kontraŭaj inter si kaj tamen estas sinonimaj en efektiveco.

道者,德之钦也;生者,德之光也;性者,生之质也。性之动谓之为,为之伪谓之失。知者,接也;知者,谋也。知者之所不知,犹睨也。动以不得已之谓德,动无非我之谓治,名相反而实相顺也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin