Tri poemoj (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-12-17 13:06:27     Redaktoro:Li

Tri poemoj

Esperantigitaj de Wang Dayou

 

Nokta penso

Li Bai (701—762)

 

Antaŭ mia lito brilas la hela lunlumo —

Mi miras, ĉu jam falis surteren la prujno.

Levinte la kapon, mi rigardas la lunon;

Klininte la kapon, mi eknostalgias.

 

静夜思

李白(唐)

床前明月光,疑是地上霜。

举头望明月,低头思故乡。

 

Dialogo sur la monto

Li Bai (701—762)

 

Oni demandas, kial mi retiriĝis sur tiun ĉi verdan monton,

Ridetante mi silentas, kun la koro en ripozo.

Kiam la fluanta akvo portas la falintajn persikflorojn foren,

Mia mondo estas tute alia, ol tiu de la homoj.

 

山中问答

李白(唐)

问余何意栖碧山,笑而不答心自闲。

桃花流水窅然去,别有天地非人间。

 

La sono de sonorilo en noktomezo*

Zhang Ji (?—?)

 

La luno subiranta, korvoj grakantaj, la ĉielo frostoplena,

Aceroj ĉeriveraj, lumoj palaj el fiŝistaj boatoj, oni sidas en malĝojo.

Ekster la urbo Gusu**, el la budhista templo sur Malvarma Monto,

La sono de sonorilo atingas mian boaton en la noktomezo.***

 

*Tiu ĉi verskvaro donas mornan bildon de vaganto sopiranta al sia hejmo en malhele lumigita boato. Ĉio, kion li vidas, estas lun-subiro, malvarma ĉielo, la fiŝistaj boatoj kaj ĉeriveraj aceroj. Ĉio, kion li aŭdas, estas korvaj krakadoj kaj templa sonorila sono. La ekstera morno intensigas lian internan mornon.

**Gusu: la nuna urbo Suzhou en la provinco Jiangsu.

***Frapado de sonorilo en la noktomezo estis kutimo ĉe la budhista templo tiutempe. Ĝi estas nomata "Sonorado de Sonorilo de Nekonstanteco".

 

枫桥夜泊

张继(唐)

月落乌啼霜满天,江枫渔火对愁眠。

姑苏城外寒山寺,夜半钟声到客船。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin