Pasero en Kristnaska mateno (trad.) | Finnlando | Tuomo Grundström

(GMT+08:00) 2018-12-17 13:06:40     Redaktoro:Li

Pasero en Kristnaska mateno

Zachris Topelius

Tuomo Grundström tradukis el la sveda lingvo

[Al ni proksimiĝas Kristnasko, kaj por tio nia kara amiko, sinjoro Tuomo Grundström, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, kun granda Jul-sento permesis al LK aperigi la jenajn fabelon kaj poemon kun samaj titolo kaj enhavo. LK dankas lin simpatie. Pacan Kristnaskon al ĉiuj samideanoj LK deziras per la verkoj de Zachris Topelius, la plej fama verkisto de Finnlando. Red.]

Knabino rigardas tra fenestro. Estas malgranda knabino, eta estas ankaŭ la fenestro; malgranda la domo, fakte kabano. La knabino sentas solecon. La gepatroj laboras. Patro malproksime, en alia municipo, flanke de vilaĝoj, en arbarhakejo, kiel ĉiam vintre; malofte li revenas hejmen, la filino atendas tiujn dimanĉojn kvazaŭ Kristnaskon - kaj nun ne plu malproksimas Kristnasko. Tiam patro revenos por multaj tagoj! Patrino ne estas malproksime, ŝi servas en domo samvilaĝa, en granda bieno. Ofte la knabineto ŝin sekvas kaj laŭeble helpas, partoprenas laborojn, balaas, ordigas, donas fojnon al ŝafoj. Foje ŝi nur ludas, kaj panjo ne riproĉas. Foje, kiel nun, panjo ŝin ne kunprenas al la bieno. Proksimiĝas Kristnasko, la julfestaj preparoj en la riĉa domo urĝas kaj abundas, patrino ne volas ke la infano vagu inter hastantaj homoj kaj ĉevaloj, pli sekure resti hejme kun severaj avertoj pri fajro kaj fremduloj.

La infano enuas. Longa estas la vintra tago. Jam antaŭ krepusko panjo foriris al la bieno kaj severe ordonis la filinon resti endome. La forno estas varma, ne bezonas hejti dum la tago, kaj ja estas al la etulino absolute malpermesate fari fajron. Panjo preparis kaĉon, restigis panon kaj lakton por tagmanĝo. Ligneroj, piceaj konusoj, pupo farita el ĉifonoj estas ŝiaj ludiloj.

Longas la tago, sed lumo mallongas kaj malabundas en norda vintromezo. Tion scias la knabino, kvankam malgranda; ŝi scias, ke baldaŭ rekrepuskiĝos, kaj post la krepusko estos mallume, tute nigre, nenio estos videbla tra la fenestreto. Ŝi ne timemas, estas ja granda kuraĝa knabino - tiel diras panjo, kaj tiel diris paĉjo kiam li lastfoje reiris al la malproksima laborejo. "Mia bravulineto", li diris. La knabino volas esti inda je la fido de paĉjo, la plej bela kaj forta viro en la mondo!

Nun estas luma horo. La infano vidas tra la malgranda vitra kvadrato birdon. Eta ĝi estas, flugas tute proksime, tien kaj reen super la korto. Nun ŝi rekonas: Estas pasero. Ne hirundo nek alaŭdo ĝi povus esti, ankaŭ tiujn la knabino rekonus, kaj ŝi scias, ke tiuj birdoj jam delonge forflugis. Ili revenos, sed nur iam. Pasero restis, ĝi havas tro etajn flugilojn por malproksimo.

La pasero zigzagas kiel ion serĉante. La knabino komprenas: Neĝa blovado kovris teron kaj arbojn, la birdeto serĉas manĝon sed ne trovas. Ŝi scias kio estas malsato. Foje okazas, ke manĝo malabundas en la kabano. Kio estas malriĉo, tion ŝi ankoraŭ ne konscias.

Panjo malpermesis eliri, estas froste kaj mankas dikaj vestoj. Blanka kaj mola neĝo estus fascina ludejo. Ĉu frostas la pasereto? Ĝi havas plumveston, ĉu tiu sufiĉe dikas kaj densas? Kial homo ne havas plumaron aŭ felon kiel bestoj? - Sed certe la birdo malsatas. Jam longe ĝi flugflugadas zigzage, nenion trovas.

La infano decidas: Ja panjo malpermesis eliri aŭ fremdulon enlasi, sed la pasero ja ne estas fremdulo, kaj malfermi la pordon kaj stari sur la ŝtuparo ne estas eliri. Ŝi prenas grajnojn kaj malfermas la pordon. Staras sur balaita ŝtupo, etendas manon: "Paser', pasereto, amiketo, ĉu malsatas vi? Venu ĉi tien, mi ion por vi havas. Venu, ne timu!"

La birdeto rondflugas, proksimiĝas, por momento haltas en aero - kiel lerta ĝi ja estas! - Ĝi ne estas timema, proksimiĝas kaj ekstaras sur la ŝtupo. La infano kaŭras antaŭ ĝi, proponas grajnojn. Tikletas, kiam la beko kaptas grajnon, alian, plukas kaj glutas ĉiujn grajnojn sur manplato.

La birdo rigardas la infanon, klinas la kapon, voĉas. "Ti-ti-ti, bona vi, povran min vi helpis. Ti-ti-ti, kara vi, fraton vi akceptis." Aŭdas, komprenas la infano. Memoras, kiun foje aŭdas la gepatrojn primemori. Komprenas, kiu estas la birdeto, de kie ĝi venas.

Vespere jam estas mallume, kiam revenas la patrino. La filino rakontas pri la tago. "Panjo, mi malfermis la pordon, ĉu mi malbone faris? Mi ne povis ne eliri, sed nur sur la ŝtuparon mi iris, ne pluen, mi devis iri kun grajnoj, ĉar li tiel frostis kaj mi vidis ke li malsatas. Li akceptis kaj dankis, mi scias kiu li estas. Panjo, vi ne koleras, ja ne?"

La patrino ne diras ion. Ŝi prenas la etulinon sur la genuojn kaj premas ŝin al sia brusto. Pli granda estus la frato, se Dio ne estus volinta lin al si. La filino lin ne vidis, la gepatroj lin havis nur mallongan tempon. Grandeta knabo jam li estus, sed neniam infano tiom kreskas, ke lokon ne havus sur la patrina brusto. En la patrina koro li samtempe mankas kaj ĉeestas. Lian bildon portas la serioza mieno en la patraj okuloj. Mem li havas nun la hejmon, kaj de tie venis al la fratino por anonci, ke ĉio estas bone, mi estas kun vi, bonajn farojn viajn mi akceptas.

La pasero flugis, alten ĝi flugis, ĝis ne plu videblis. Mallumiĝis. Sed ja ne nigras: Lumas steloj, kaj en la pleja ĉielalto aperas stelo pli granda, pli luma ol ĉiuj aliaj. Proksimiĝas Kristnasko.

 

Pasero en Kristnaska mateno

Kuŝas blanka neĝo sur

sorpo kaj tilio,

en trankvilo dormas nur

lago sub glacio.

La paser'

post somer'

povra sur la frosta ter'.

En trankvilo dormas nur

lago sub glacio.

 

Ĉe dometa pordo ĉi

tie knabineto

staras, diras: "Venu vi

al mi, pasereto!

Grajnon jen

prenu sen

timo aŭ hezito en

julofesto. Venu vi

al mi, pasereto!"

 

La pasero flugas al

la knabin' kun ĝojo:

"Mi volonte prenas al-

mozon dum la vojo.

Kion vi

tie ĉi

faras, primemoras Di'.

Mi volonte prenas al-

mozon dum la vojo.

 

Mi ne estas, kiun vi

vidas laŭfigure.

Via frato estas mi

forpasinta frue.

La povrul',

kiun jul'

sendis el ĉielo nun,

estas eta frat' de vi

forpasinta frue."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin